Comunicación Alternativa entre Escuelas Europeas
Alternatywne Komunikowanie się między Europejskimi Szkołami
Comunicação Alternativa entre Escolas Europeias
Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj

Pri la Projekto (Ligoj).


Projektpriskribo

Per pliigo de la komunikado inter eŭropanoj, pliprofundiĝas la ideo pri Eŭropo. Tiu ĉi projekto, ligante plurajn interkomunikontajn lernejoj kaj uzante interŝanĝon informoj kaj spertoj, individuaj kaj komunaj, kaj ties diskonigon per la lingvoj de la partoprenantoj plus plia nenacia, celas pliprofundigi la spertadon kaj koncepton de eŭropa civitaneco.

La uzo de la novaj informteknologioj proksimigos la partoprenantojn al komunikilo pli kaj pli nemalhavebla, faciligos ilian komunikadon, kaj ebligos la apertiĝon de la projekto al la ĉirkaŭlerneja komunumo.

Projektkalendaro

En 09/2003
Kunveno en Escola Secundária Braamcamp Freire (Pontinha, Portugalio) por organizi, plenumi kaj aprezi la projektplenumiĝon; krei retpaĝaron; krei tabelojn kun la aprezkriterioj.
Ĝis 12/2003
Disponigi en la retpaĝaro informojn pri la partneraj skipoj.
En 03/2004
Kunveno en Gimnazjum nº7 w Koszalinie, de Koszalin (Polio) por aprezi la plenumiĝon de la projekto.
Ĝis 04/2004
Disponigi en la retpagxaro informojn pri la partneraj lernejoj; krei retan skribbabilejon.
En 07/2004
Kunveno en Instituto de Educación Secundaria Cuatro Caminos (Don Benito, Hispanio) por verki la agad‑ kaj kont­‑raportojn al ĉies Socrates­‑agentejoj.
Ĝis 12/2004
Disponigi informojn pri la partneraj urboj en la retpaĝaro.
Ĝis 03/2005
Krei retan voĉbabilejon.
Ekde 03/2005
Disponigi en la retpaĝaro informojn pri la kulturo kaj historio de la partneraj landoj.
En 04/2005
Kunveno en Pálfy Miklós Kereskedelmi Középiskola (Győr, Hungario) por aprezi la konkretiĝon de la projekto, speciale pri la diskonigo kaj lernado/instruado de esperanto.
En 07/2005
Kunveno en Escola Secundária Braamcamp Freire (Pontinha, Portugalio) por verki la agad‑ kaj kont­‑raportojn al ĉies Socrates­‑agentejoj.

Enaj ligoj:

Lokaj ligoj:

Foraj ligoj: