__________________________________________________________________________ Havebla cxiloke en la jenaj formatoj: Unicode (UTF-8): nb087u.txt Latin1 + c^..u~: nb087^.txt Latin1 + dNCR-j: nb087w.txt Latin1 + cx...w: nb087.txt __________________________________________________________________________ ISSN:0871-9241 Nia Bulteno JANUARO - MARTO 2004 JANEIRO - MARÇO • Numero 87 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação Portuguesa de Esperanto Rua Dr. João Couto, 6-r/cA, PT-1500-239 LISBOA • +351+217141359 info@esperanto.web.pt • www.esperanto.web.pt Katalunoj arigas 70-on! Planita kiel rutina arangxo por aktivigi komencantojn, la marta renkontigxo de Kataluna Esperanto-Junularo, en Mataró, estis finfine cxeestata de pli ol 70 esperantistoj, inkl. de ses portugaloj. Bonan organizadon, firman lingvnivelon, kaj plafonfalan amuzon! pgx.6-7 “Silvja”: edzinigxo en esperanto [foto: PEDRO DIAS] Sílvia Faria de Bastos, nia movada “regxidino”, edzinigxis lastauxguste, kun esperanto en la nuptfesta invitilaro! pgx.10 Asembleo atentas homojn kaj ciferojn [foto: KASESA] En kunveno markita per intensa rekalkulado de totaloj elektigxis la gvidorganoj por 2005-2007 kaj aprobigxis kotizplikostigo. Notindas rea kresko de la cxeesantaro. pgx.3-4 Eksterlanda gastinstruisto en Oporto [foto: FABIEN TSCHUDY] Fabien Tschudy venis por studi sian Bioteknologion sed oni jam lin engagxis je instruado al komencantoj… pgx.3 I.S.2004/05, Wetzlar: «Idee senti sin hejme» [foto: IVO MEISEN] Sep jarojn post la lasta portugala partopreno, jen la mitan I.S.n cxeestas Rut’ kaj Xana. Raporton & intervjuon sur pgx.7-9 António Serafim DIAS: 1920-2004 (pgx.11) 2_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio Nia Bulteno (informa bulteno de Portugala Esperanto-Asocio) Numero 87 (jan.-mar. 2005) ISSN:0871-9241 Redaktis: António Martins-Tuválkin Reviziis: Werther Sacramento Eldonkvanto: 360 ekzempleroj Abono (4 n-roj, nur ekster PT): 8-ono de landa MA de UEA Unuopa ekz. (84-87): 5,00 € (aliajn n-rojn lauxpete) PDF-e havebla el http://www.esperanto.web.pt/nb_jxusa.html Limdato por NB88: 2005.05.15 Finkompostita en: 2005.03.24 Portugala Esperanto-Asocio Associação Portuguesa de Esperanto (pessoa colectiva de utilidade pública) ? sabate 15:00-19:00; sideje ? Rua Dr. João Couto, 6 r/c A; PT-1500-239 LISBOA ? +351 217 141 359 ? ? +351 217 933 924 ? ? ‹info@esperanto.web.pt› aux ‹portugala@esperanto.web.pt› ¦ ? http://www.esperanto.web.pt/ CAE: 91331 NIF: 501 547 312 Fondita en 1972.04.25 Landasocio de U.E.A. ekde 1979 K-ano A: Faria de Bastos Membroj: 130(+47) en 2005.03.19 Monata kotizo: 1,50 € (emeritoj kaj sub-18-jaruloj: 1,00 €; malricxuloj: 0,00 €) Anigxkotizo: 2,50 € Pagojn al: (IBAN: PT50…=) NIB: 0035 064 000 025 961 430 49 Gvidorganoj: (ekde 2005.03.19) Gxeneral-Asemblea Stabo: Prezidanto: Faria de Bastos Sekretarioj: Manuel Ruas; Werther Sacramento Estraro: Prezidanto: José Martins Vicprezidanto: Martins-Tuválkin Sekretario: Alcino Alves Kasisto: Miguel Boieiro Vocxdonantoj: Alexandra G. e Paz; Wílson Brígido; Hugo Lourenço Kontrol-Komitato: Prezidanto: A. da Silva Almeida Revizoroj: Vítor Marques; Francisco Melo Nebalotaj Postenoj: Instruado: (vakas) Libro-Servo: Silva Almeida Biblioteko: Werther Sacramento (periodajxoj) Wílson Brígido (eltondajxoj) Martins-Tuválkin (sonregistroj) Carlos Moreira (diversajxoj) (vakas) Fotarkivo: Olga Almeida Subvencioj: (vakas) Gazetaro: (vakas) Ret- kaj komput-aferoj: Nuno Magalhães; A. Martins-Tuválkin; Luís Oliveira Sidejmastrumo: Pedrosa Alves Honoraj Membroj: António da Silva Almeida Alsácia Fontes Machado ? Manuel de Freitas ? Alberto Pedro da Silva ? Adelino Franco Simões ? Manuel de Sousa Teixeira ? Lokaj Sekcioj: PLUS — Portugala Loka Unua Sekcio (nordokcidenta sekcio) Repr.: Nuno Magalhães Fond.: 2002 Membr.: 22(+2) ? Rua Paulo da Gama, 550-12ºA PT-4150-589 PORTO ? +351 917 721 868 ? ? ‹plusanoj@clix.pt› ¦ ? http://www.esperanto.web.pt/ plus.htm Junulara Sekcio: Portugala Esperanto-Junularo Jovens Esperantistas de Portugal Fond.: 1993 Membr.: 14(+16) (L.S. de TEJO ekde 1996) ¦ ? http://www.esperanto.web.pt/pej.htm ? ? ‹pej@esperanto.web.pt› ???: cxe P.E.A. Aliaj Organizoj: Nogeso — Norda Grupo de Esperanto-Studado ? kafejo Estrela d'Ouro; str. Fábrica; Oporto (antauxaverton!) ? ? ‹esperanto@mail.pt› ¦ ? http://www.nogeso.cjb.net/ ???: cxe PLUS Saluton! — Cooperativa dos Amigos do Esperanto e da Natureza ? 2-an dim. cx.m. 15:00; Cacém ? Avenida Bissaia Barreto, 2; PT-3360-191 PENACOVA ? Rua do Miradouro, 12; PT-2735-300 CACÉM (SNT) Landaj Reprezentantoj: U.E.A.: (vakas) ILEI: João Santos (deleg.) E.E.U.: Faria de Bastos TEJO: Ricardo Toscano (A-kom.) ILERA: Francisco Melo (CT1CGE) EJA: Faria de Bastos SAT: Pedrosa Alves (kotizp.) IKEK: Alcino Alves IKUE: Salete dos Santos SEL: (vakas) Igxantajn sxangxojn en nia landa movado vigle atestas cxi numero de nia bulteno: Junuloj abunde kaj ecx cêfrole, flue esperantlingve kaj tute auxtonome — frapa kontrasto kun jxusa pasinto! Kiu asertadas ke en nia movado mankas la junaj fortoj, ke troas la (eternaj) komencantoj, la “trudvarbitoj” kaj la fusxuloj, tiu foliumu cxiantauxen kaj gxoju malpravi! (Jen nepra evoluo: ja la Naturo apenaux hezitas forporti la veteranojn — ankaux pri tio cxinumere…) Simile, oni ofte plende asertas ke nia movado estas tro “landa”, kun tre malmultaj internaciaj kontaktoj. Kvankam tio estis iam tiel, tiu tempo tamen estas definitive for — same pri tio legeblas en la postaj pagxoj: Internaciajn arangxojn, senperajn kontaktojn, eklogxojn eksterlande. Jen cxio kvazaux nova en la portugala Esperantio. Red. Nia Bulteno 87 (2005.01-03)______________________________________________3 MOVADO: Oporte studcele, franco instruos komencantojn* De la 22 de Februaro gxis la fino de Julio estas en urbo Oporto nova aktivulo, Fabien Tschudy, 22-jara franco antauxe logxanta en Strasburgo. Studanta la kvaran universitatan jaron pri Bioteknologio, Fabien stagxas en Instituto pri Embriologio kaj Histologio (Hospitalo S. João), en laboratorio kie oni esploras pri kronika doloro. Esperantisto de antaux du jaroj kaj duono, li membras en Junularo Esperantista Franca Organizo kaj en pluraj grupoj, kaj aligxis ankaux al P.E.A. Li estas flua parolanto, tre movadema, kaj pretas instrui al novuloj kaj disvastigi esperanton nialande. Tre tauxge alvenis li nun, gxuste kiam Nogeso (Norda Grupo de Esperanto-Studado) kaj PLUS (la nordokcidenta sekcio de P.E.A.) bezonis vigligon! AGP Foto: Fabien kun aliaj esperanto-klubanoj dum buddejxoro en Strasburgo. [foto: ESPERANTO-STARSBOURG] (*) legu intervjuon kaj kursdetalojn en http://www.esperanto.web.pt/fab.html. ASOCIO: Homojn & ciferojn ? Alcino Alves Vigla kaj profitdona diskutado okazis dum la lasta Gxenerala Asembleo de PEA, la 19-an de Marto 2005. Kompetente estris gxin la prezidanto, José Manuel Gaspar Martins, helpata de la sekretario, Werther Sacramento. Partoprenis 19 asocianoj, el kiuj estas notinda la cxeesto de la plej juna membro de la Asocio, Marta Tuválkina. (Tiun nombron ni superis lastfoje nur en 1993, kaj apenaux ne en 1996; vd. ankaux NB63:6.) Plenuminte la kutimajn formalajxojn oni eniris la diskutadon de kelkaj aspektoj malpli klaraj de la prezentitaj estrarraporto kaj kontoj koncernantaj al la antauxa jaro. La plej vive diskutitaj detaloj rilatis al la kontoj, kiuj estis rapide kaj kontentige klarigitaj de samideano António da Silva Almeida. ?4 [foto: KASESA] [foto: KASESA] Supre: Alcino kaj ges-roj Almeida dum kontkontrolo. Malsupre: Ekkunveno. Kovrile: Hugo kaj Boieiro, du novaj estraranoj. 4_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio ?3 Por tiu intereso-plena analizado multe kontribuis la partopreno de la estonta kasisto, Miguel Boieiro, kiu rivelis profesiajn konojn de tiu areo. Teda areo, tamen nepra por bona funkciado de iu ajn Asocio. Estis diskutate ankaux pri aliaj enspezo-fontoj (krom la membro-kotizoj) kaj oni menciis la gravecon okupigxi sisteme pri suvencioj; s-ano Kasesa promesis esplori pri D.L.124/96 (vd. NB88). Oni konkludis ke la financa situacio, kvankam ne brila, garantias antauxeniron de P.E.A. en la proksima estonteco. Sekvis balotado por novaj organoj, kiu gvidos la Asocion dum du jaroj. Post prezentado de la kandidataro "A" (la sola), oni elektis gxin (vd. pgx. 2 kaj NB86:4). Kiel lasta punkto de la tagordo oni diskutis proponon de la estraro por aktualigo de la kotizoj (vd. NB86:6-7). Cxi-kampe, António Martins- -Tuválkin prezentis bone ellaboritan statistikan studon pri la evoluado de kotizoj dum la lastaj jaroj kaj sugestis ke, estonte, oni apliku sistemon de auxtomata aktualigo, surbaze de la oficiala inflacio en Portugalio. La prezentita regularo estis aprobita kun jenaj sxangxoj: En §4 nova teksto de la komenco: «Oni cxiam konservu»…; en §5 forigo de la noto. Estas rimarkinde ke, malgraux vigla kaj longa diskutado de la diversaj tagorderoj, cxiuj proponoj ricevis unuanimecon je ilia aprobo. Cxi tiu unueco povus signifi, unuavide, mankon de novaj kaj fresxaj ideoj, tamen, cxi-kaze, unuanimeco post diskuto montras kapablon dialogi kaj kompromisi, klaran konscion pri la problemoj de la Asocio kaj volon por pace ilin solvi. ? LINGVO-POLITIKO: Nenian debaton sen traduko! Hispanio, Italio kaj Portugalio malebligas debaton en la Euxropa Unio pro manko de tradukistoj. Hispanio, Italio kaj Portugalio malebligis la okazigon de renkontigxo de la ministroj pri laboro de la Euxropa Unio, kiu devis okazi la 3-an de marto 2005, cxar la dokumentoj de unu el la aferoj traktendaj nur aperis en la franca, angla kaj germana lingvoj. Laux la reglamento de la interna funkciado de la Konsilio nepras ke cxiuj dokumentoj estu tradukitaj en cxiujn oficialajn lingvojn de la Euxropa Unio. La batalo de la lingvoj en la Euxropa Unio akrigxis lastatempe cxar la Euxrop-Unia Komitato deziras limigi la tradukeblecojn en la Euxropa Unio, tiel ke cxiuj dokumentoj nur estos tradukitaj en la germanan, en la francan kaj en la anglan lingvojn. Gxis la pasinta monato novembro la paroladoj de la komitatanoj estis tradukitaj en cxiujn oficialajn lingvojn de la Euxropa Unio, 11 lingvoj kiam anigxis 14 sxtatoj kaj 20 lingvoj hodiaux kun 25 sxtatoj. Hodiaux, la tradukado en cxiujn lingvojn de la Unio estas garantiita en la merkredaj renkontigxoj de cxiuj membroj de la Komitato. La ceteraj tagoj nur aperas tradukoj en la lingvoj germana, franca kaj angla. Do, oni komencas paroli pri “trilingvismo” en la Euxropa Unio. Cxi tiun situacion kritikas cxefe la reprezentantoj de Italio, Hispanio kaj Portugalio. José María Rodríguez Hernández (Esperanta Jura Asocio) Nia Bulteno 87 (2005.01-03)______________________________________________5 MOVADO: Nia juna diasporo Portugaloj en “Portugal-uj-o”, cxu ne?… Cxiu en sia ujo, kaj jen la mondo — ujaro. Cxu ne?… — Nu, fakte ne. La Homo estas besto migrema kaj cxiam iuj pretas forlasi, ecx se revenonte, sian hejman “ujon”. Krome direblas ke estas portugala emo «ankoraux plian kabon turni». Tia estas nia membraro: nur 178, sed el tiuj naux* estas elmigrintoj, portugaloj kiuj logxas alilande, kaj pliaj tri iam estis. Temas plejparte pri junaj studentoj kaj ekkarierintoj, kaj ilia elekto varias: Usono, Germanio, Angolo, Italio, Nederlando, Belgio, Svedio, Brazilo, Rusio, Britio, Hispanio. El tiuj elmigrintoj, pluraj aktivas movade en siaj adoptlandoj, kvankam nur unu lernis esperanton ekster Portugalio: Eblas diri do ke nia landa movado iel “eksportas” esperantistojn! Aldone menciindas pluraj ne-portugaloj kiuj logxis aux logxas nialande (ambauxe oko da tiuj) kaj tial P.E.A.-anigxis. Kelkaj el tiuj estas aux igxis konataj movadanoj (vd. ekz. pgx. 3 aux NB85:8). En tiu nombro estas almenaux unu kazo pri lernado de esperanto en Portugalio mem, fortigante do nian rolon kiel movada “eksportisto”. (Cxitekste ni evitis “nomi nomojn” pro respekto al onia privateco, sed Nia Bulteno volonte publikigos raportojn kaj impresojn pri «Mi, iama portugaliano, movadumas!».) AMT (*) Tiu nombro ne koincidas kun la oficiala membrarstatistiko, kiu montras nur ok eksterlandajn membradresojn, pro tio ke 1. cxe iuj membroj la portugaliaj familianoj a.s. plu ricevas kaj plusendas posxtajxojn, kaj ke 2. P.E.A. havas kelkajn neportugalajn membrojn logxantajn eksterlande.) LINGVO: Plu pri casquinha Kun intereso mi legis la artikolon “Kiel traduki la vorton "casquinha"?”, verkitan de s-ano Gonçalo Neves (NB82:8-9). Pro gxi mi sercxis en miaj vortaroj kaj trovis la jenon (mia traduko): Dicionário Universal da Língua Portuguesa (2-a eld., 1653 p, 1997, Porto Editora): «Maldikega tavolo el oro aux argxento, kiu plakas objektojn el vulgara metalo. Kava konuso el kukoblato por enhavi glaciajxon.» Enciclopédia Diário de Notícias (sen dato, vol. 1): «Ligno el Flandra pino (Pinus sylvestris). Maldikega tavolo el nobla metalo por plaki objekton el ordinara metalo.» Dicionário Enciclopédico Koogan Larousse Selecções (Selecções do Reader's Digest, 1997, vol. 1): «Maldikega folio el oro aux argxento kiu plakas malgrandvaloran metalon.» Michaelis - Moderno Dicionário da Língua Portuguesa (2260 p, 1998, Companhia Melhoramentos de São Paulo, Brazilo): «Ligno el Flandra pino (Pinus sylvestris). Maldika tavolo el fajna ligno, kiu plakas objekton el vulgara ligno. Maldikega tavolo el nobla metalo por plaki alian metalon. Malgranda fisxkapta boato uzata en Delgada Kabo »(Cabo Delgado, Mozambiko)«. Dolcxajxo el sxelo de cedrato (Citrus medica bajoura). (Bras.) Konusa ujo el kukoblato por glaciajxo. En cxiuj cititaj verkoj aperas la informo, ke temas ankaux pri maldika sxelo el io ajn. Dank' al la cxi-supraj indikoj oni konstatas, ke ankaux brazilanoj uzas la vorton "casquinha" kaj jen respondo al s-ano G.N. A. S. Almeida 6_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio ARANGXOJ: KEJ surprize amasa! ?Nuno Magalhães [foto: CARLES PAGÈS] Katalunlandaranoj tostas (la plafono falis iom poste). Okazis en Mataró (30 km norde de Barcelono) la unuan semajnfinon de marto (2005.03.04-06) renkontigxo organizita de KEJ/KEA. I.a. gxia organizantaro celis kunigi lernantojn kaj veteranojn per kaj de la konata kataluna etoso kaj gxi estis anoncita kiel arangxo por la komencantoj. Lauxatende gxin cxeestus cxirkaux 30 katalunoj sed fakto estis ke partoprenintoj venis ne nur el pluraj partoj de Katalunio sed ankaux de aliaj regionoj de Hispanio kaj Francio, el Portugalio (6!), Italio, Andoro, Germanio kaj Cxinio. Eblis do gxui agrablan etoson dum 3 tagoj kaj al tio kontribuis suficxe placxa vetero: Ne pluvis. Pro tio ke la partoprenintoj estis pli da ol atendate (kelkaj ecx devis tranokti cxe lokaj esperantistoj) la gastejon plene okupis (nov)esperantistoj. Tiakunvene homoj cxiam havas malsamajn noktumemojn, do la amasdormejon oni tre sagxe arangxis: Estis cxambro por trankviluloj en la plej supra kaj silenta etagxo, kaj tri aliaj, rangigitaj laux diversaj gradoj da “noktemuleco”. La mangxejon oni uzis vice pro spacmanko, aliaj salonoj gastigis diversajn samtempajn programerojn. Gufuje oni spektis filmojn, mangxeje oni cxeestis prelegojn kaj debatojn. La fleksebleco de la organizantoj evidentigxis tuj en la unua nokto kiam unu el la salonoj perdis la plafonon dum instruado pri la kataluna kulturo: Neniu vundigxis sed kelkaj kolerigxis. Rimedo tre sxatata de lernantoj (kaj ne nur) estis du dubo-solvulaj sesioj, gvidataj de António Martins kaj de Hèctor Alós, por klarigi la lej diversajn dubojn pri gramatiko. Instruata de Bruno Reis kaj gvidata de Ferriol Macip okazis ankaux kurso por komencantoj kiu ilin pozitive impresigis kaj dum kiu oni mirakle ecx ne krokodilis. Dimancxe eblis pasxi transurbe al romiaj restajxoj kie oni, per gvidata vizitumado, iom lernis pri la tiama kulturo. Estis ankaux promenado urbocentren; kelkaj perditis sed post du-plada ripozo facile trafis la gastejon. Ripetante la I.S.-an sukceson, Gabrielle Corsetti prelegis pri sia plurmonata restado en ? [foto: ARTURUXXO] [foto: RAUL SALINAS] Prelego de Manuel de Seabra; apude Llibert Puig. Dumpromena ripozado al sxoseo romia. Nia Bulteno 87 (2005.01-03)______________________________________________7 ? Cxinio kiel instruisto de la angla lingvo kaj kia estis sperto logxi ene de azia kulturo. Verkisto Manuel de Seabra (portugalo longe logxanta en Barcelono) prelegis kaj akceptis membrigilon donitan de P.EA. Estis ankaux sesio pri C.N.T., loke kaj movade historie grava. Profitante la cxeestadon de agemaj esperantistoj el pluraj lokoj de la ibera duoninsulo oni ecx pli vigle starigis movadan kunvenon. Inter KEA-a anonco okazigi tian renkontigxon kvar fojojn jare kaj kutima emo starigi iun vere iberan (t.e. ambaux sxtatoj) arangxon, oni sciigxis ankaux pri jxus aperinta movademo andaluzie kaj projekto arigi plurajn ilojn interrete por ke la plej movademaj kerne organizigxu. La Sekva KEA-a arangxo okazos en Vilafranca de Conflent, en Francia Katalunio (2005.05.07-08). ? [foto: FARRI] Hèctor kaj Marta debatas. ARANGXOJ: Inter dancejo kaj gufujo* Internacia Seminario, la mita I.S., estas organizata jarsxangxe de Germana Esperanto-Junularo. Post sep jaroj sen portugaloj, jen en 2004/05 cxeestis Xana kaj Rut'. Kion diri pli pri I.S.? Gxi estas junulara renkontigxo kies dato, la jarsxangxa semajno, ebligas al junaj esperantistoj eniri novan jaron… internacie. Cxi fojo (2004.12.27-2005.01.03), estis jam la 48-a, do oni povas diri ke temas ja pri tradicia evento kiu (ecx kun tio ke Germanio ne estas la plej komforta lando por logxi dum vintro!) logas multajn homojn — gxian tradiciecon montras la kvanto da etaj ritoj, kutimoj kaj “veteranaj partoprenantoj”. Por mi estis fajro-pruvo pri esperanto kaj pri mia kapablo gxin paroli — versxajne sukcese trapasita cxar mi entute ne havis tie problemojn komuniki (krom kun neesperantistoj, pro mia ne ekzistanta kono pri la germana lingvo). Wetzlar estas malgranda urbeto, kiu situas norde de Frankfurto kaj sude de Marburg. La temo de cxi lasta I.S. estis «Kulturaj diversoj — problemoj kaj perspektivoj» kaj oni ja povas diri ke kaj la programo kaj la kunestado gxin speguligis. En suficxe granda junulargastejo, rezervita nur por la arangxo, la cxeestantoj povis lerni kaj babili en esperanto pri la plej diversaj aferoj (sen eliri nia logxejo ni povis ekzemple lerni la lingvon Toki Pona, acxeti librojn, drinkumi kaj danci!) kaj pro tio ke la frosta vetero iom timigis ecx la plej kuragxajn kunvivado estis konstanta (ecx foje troa — I.S. tute ne estas konsilinda evento por klauxstrofobiaj homoj!). La logxejo estis suficxe proksima kaj pasxi al Wetzlar estis por mi la nura momento de ne-esperantumado. Do oni povas diri ke mia partopreno funkciis kiel intensivakurso (revene al Oporto mi distre alparolis esperante plurfoje miajn neesperantistajn familianojn) krom kiel ferio. Nepre ja utila sperto. Xana (*) vd. NB85:3 kaj NB80:16-17. 8_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio INTERVJUO: «afabla & interesa» «dolcxa & bonega» [Foto: IVO MEISEN] NB: IS famas — laux iuj ecx fifamas. Cxu konfirmigxis? Rut': «Mi tute konfirmas! Sed ne vere fias — mi havis bonegan tempon tie. Sed eble cxar estas organizata de germanoj cxio estas tre strikta (horaroj, etoso, k.t.p.). Mi ege sxatis I.S.n — eble ne la arangxon mem (tro “doma”), sed revidi bonegajn junajn esperantistojn kaj ekkoni novajn ege indis. Mi sentis min mem hejme idee, dance, krede.» Xana: «La famo konfirmigxis, IS ja sxajnas iom aparta evento (kvankam mi antauxe nur partoprenis lokajn arangxojn kaj do ne tro povas kompari), eble gxi ankaux famas pro tio ke okazas en oportuna epoko por junuloj, estas ecx etaj tradicioj, kvazaux ritoj kaj ekzistas multaj regulaj partoprenantoj (kelkaj homoj antauxe partoprenis plurfoje kaj cxiam revenas), veteranoj de I.S. La fifamo ne konfirmigxis sed… nu, Germanio vintre estas tre malvarma kaj dum la seminario homoj pasigas multan tempon kune kaj en suficxe malgranda loko (oni estas preskaux la tutan tempon gasteje kie ankaux okazas la eventoj), do mi supozas ke eble tial aperas fifamo. Multaj homoj en la sama loko babilante konstante nature komencas klacxi. IS sxajnis al mi iomete kiel renkontigxoj de adoleskantoj je tio.» NB: Cxu prelegojn aux festadon? Aux cxu ambaux? Rut': «Cxifoje mi preskaux ne iris al la prelegoj. Sed ili ekzistis. Unu el la problemoj estas ke la festo nur vere bonas tre malfrue kaj poste oni ne povas ellitigxi frue…» Xana: «Kvankam mi ne tro partoprenis la programon (cxefe cxar mi pigris kaj cxiam malfrue vekigxis) eblas kaj festumi kaj cxeesti prelegojn en IS, la temoj kaj aktivajxoj estas vere pluraj kaj diversaj.» NB: Jam longe ne iris portugaloj al IS; al Wetzlar iris du. Kiel tio influis vian partoprenon? Rut': «Mi ne sentas min speciale portugala, do mi ne sentas pli bone cxar estis alia portugalo. Sed cxifoje la alia portugalo estis tre dolcxa kaj bonega kaj festema homo — kaj tio gravas! Ankauxe, estis bone ke Xana tie estis cxar mi ne bezonis esti oficiala portugalo (por TEJO: mi ne scias se sxi partoprenis en la agado, sed ne estas senco por mi tion fari, cxar mi ne logxas aux logxos en Portugalio).» Xana: «Ne influis fakte, kvankam la organizantoj de IS tion menciis reage al mia aligxo.» ? [Foto: CHIARA FORTUNATO] Nia Bulteno 87 (2005.01-03)______________________________________________9 ? NB: Kion vi povas diri pri la alia por tu gala partopreninto? Rut': (Krom tio dirita en la antaua respondo,) «Nuno mankis »(NB84: 8)«. Eble venontan kongreson ni estos (almenaux) tri! Mi certe iros al I.J.K. en Zakopane.» Xana: «Nu, Rut sxajnas afabla kaj interesa, sed ni ne konis unu la alian antauxe kaj ne multe konatigxis dum I.S. do mi ne povas multon diri. Espere ni revi digxos en aliaj renkontigxoj!» NB: Kion vi mesagxus al portugalaj partoprenantoj de IS'2005-2006? Rut': «Indas iri: Ne maltrafu la koncertojn kaj ne drinku tro!» Xana: «Mi pli avertus ol mesagxus: Por tu varmajn vestojn kaj provu iom eliri la gastejon! Esti tro da tempo en la sama loko ne estas sanige por la menso!» intervjuis AMT Fote: Rut' dancas. Xana kun madrida amiko José “Akvo”. MOVADO: Pasporta Servo 2005: 5 adresoj en Portugalio Jam aperis la 2005-a eldono de Pasporta Servo, gvidilo pri senpaga gastigado tutmonde por esperantistoj. En gxi enlistas kvin portugaliaj adresoj: en mun. Alcochete, Barreiro, Porto, Sintra kaj Torres Vedras (estas geografiaj strangajxoj cxiprie en la libro!); plus P.E.A. kiel kun or di ganto. Tio estas certe pli ol en pasinta jaro (2+1 adresojn), sed ankoraux malpli ol tre facile eblus: Ekzistas almenaux tri esperantistaj hejmoj kiuj kutime gastigas esperantistojn (ne nur siajn amikojn) sed kiuj mankas en Pasporta Servo 2005 (*). Estas grave tion sxangxi: Kvankam tiuj (kaj tiaj) hejmoj estas konataj al P.E.A. kaj do gxi povas (kiel kunordiganto) ilin utiligi favore al gastigsercxantoj, ni ne forgesu pri la “propaganda” valoro (en- kaj ekster -movada) de Pasporta Servo: Estas pli bone prezenti ok adresojn en Portugalio, ol nur kvin. AMT (*) “Mauxrkastela Muelejo”, “Volbeto” kaj “Sudorienta Pakistano”. ARANGXOJ: Kie RPE21? [Mapo: AMT] Mape: Jamaj R.P.E.-oj, ekster lis bonaj Zamenhoff estoj, kaj Atlantikaj Plongxadoj, kun jarindiko (nenion insule). Post la entuziasmo vekita de la relative sukcesa 20-a Renkontigxo de Portugalaj Esperantistoj en Tábua (vd. NB85:6) restis kompromiso nepre plu organizi sekvan jam en 2005. Estis iom nekonkreta plano okazigi gxin ie cxe la avejra laguno (kun Ílhavo aux Avejro mem ki el gastiganta municipo), sed tio dume ne konkretigxis kaj nenio estas jam fiksita pri R.P.E. 2005. Proponoj el organizemaj lokanaroj (ekz. tiuj menciitaj en NB85:2) atendatas! AMT 10______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio HOMOJ: Edzinigxis la “princino” [Foto: PEDRO DIAS] Pli ol unu el la jam dek portugaliaj esperantlingvaj infanoj same miskomprenis: Kiu estas tiu belega knabino, filino de nia estrarprezidanto?… Cxu ne temas ja pri princino Silvja, el la lingvinstrua bildfilmo Mazi en Gondolando…? Jen lastauxguste geedzigxis Sílvia Faria de Bastos (dume igxinta mem infanpsikologo), sen bezono pri «kuragxa forkuro»: Male, la patra ligo estis tre originale markita okaze de la nuptfesto, per invitiloj portugal- kaj esperant-lingvaj. Tion fari kunsugestis la novedzo, komput. ingx. Rui Ramos, kiel bofilan omagxon, kaj la tradukon plenumis João Santos, esperantista amiko. Sílvia mem atestas: «Kvankam ne mi parolas esperanton, mi komprenas gxin kaj cxeestis plurajn renkontigxojn. Kelkaj eksterlandaj esperantistoj cxeestis la geedzigxfeston kaj por tiuj la dulingvaj invitiloj estis ne nur simbolaj. » Sxi naskos infanon junie, jen eble plia denaskulo nialande. AMT LITERATURO: Libra livero Konstatante ke ne ekzistas esperantaj verkoj en la katalogo de la Nacia Biblioteko de Portugalio, Kultura Kooperativo de Esperantistoj (? Av. 13 de Maio, 47-S/L 208; BR-20031-007 Rio de Janeiro RJ; ¦ ? http://www.kke. org.br/) sendis pakajxon kun libroj en/pri esperanto kadre de la Kampanjo «Esperanto en la Bibliotekojn ». Estis senditaj: • La Luzidoj (Camões) • O Desafio das Línguas (Claude Piron) • Doutor Esperanto (Walter Francini) • Esperanto para Principiantes (A. Sartorato) • Vocabulário Esperanto / Português / Esperanto (Carlos Domingues) • Iracema (J. Alencar) • La Rompitaj Flugiloj (Kalil Gxibran) K.K.E. jam sendis pli ol 300 librojn al 23 brazilaj kaj 7 alilandaj bibliotekoj kaj dauxre akceptas donacojn por subteni la kampanjon. A. Sartorato LITERATURO: Negxoj negxeje Lesbók, la plej granda islanda jxurnalo, publikigis (pgx. 6, 2004.03.13, kultura supl.) la poemon “Skáldvera” (“Poeteco”), verkitan de Gonçalo Neves kaj tradukitan de Baldur Ragnarsson, konata islanda kaj esperanta poeto. Temas pri unu el la 38 poemoj aperintaj en la libro Simptomoj, kiujn Gonçalo verkis inter 1991 kaj 1999 (FEL, 1999, 72 pgx., ISBN: 90-71205-86-X). GN Nia Bulteno 87 (2005.01-03)_____________________________________________11 HOMOJ: Jen forpasis la versama “cxapelsinjoro” [Foto: (R.R.)] ? A. Martins-Tuválkin Mi ekkonis António Serafim Dias dum mia 1-a esperanto-arangxo (Caldas da Rainha, Zamenhoffesto de 1988). Mi gardas memoron, el tiu kaj el postaj fojoj, pri malkruda kaj interesa karaktero: Cxiam tre eleganta, fajntrajte aplomba ecx se modesta, li apenaux iam lauxtigis sian vocxon — tamen cxe li bruuloj ekkvietis kaj auxskultis: Tiam ofte ion spritan el la popola poezio, speciale el António Aleixo… Eterna cxapelo sinjoreca, maldikaj cigaroj, roversa dianto, rideto afabla sed malnaiva — li mem verkis pri si: «Se eu »te« pareço um burguês ¶ é porque tu não vês ¶ a força do meu ideal» («Se »al vi« mi aspektas burgxo, vi ja ne konas la forton de mia idealo») Korkistigxinte ankoraux infanagxe, li logxis laux la peloj de tiu fako, forlasinte São Marcos da Serra, kie li naskigxis en 1920. En 1993 neatendita militserva monkompenso permesis al li memeldonon de poemlibro, kien li kunigis diversajn disajn verkajxojn (portugallingvajn): Poemas de António Serafim Dias, 70 pgx. (vd. NB64:22). Li tie rakontas: «Mi cxeestis esperanto-kurson en Alhos Vedros en 1936 sed post tri monatoj igxis malpermesite instrui! Dudekjara mi militservis en Acoroj kaj tie plu lernetis per mendita libro. Reveninte al la civila vivo, mi finlernis per koresponda kurso. Baldaux mi ekinstruis.» Samlibre gastkonkludas lia amiko esperantisto J. Carreira Tapadinhas: «Li estis entuziasma kaj talenta deklamisto. Mallonge en la oficiala instruado, li klerigis sin mem, igxinte atenta kaj klarvida mondrigardanto.» En 2002, iel eklogxinte en Bobadela (mun. Sacavém), mi sercxis la asocian sliparon kaj jen trovis Serafim Dias, plu adresata en la loka “korkista kvartalo” (Bairro Tavares, Empresa Nacional de Cortiça), inter fervojo kaj rivero. Iam pitoreska kaj cxarma, kiel mi konstatis dum finfina vizito, jen tiu dometaro estas nun sufokita de la bauxmanta kaj tondranta kolonarponto de sxoseo IC2. Same kadukigxinta estis António Serafim Dias, je mia granda konsterno. Multo de li memorigis pri la iamo, sed la destino estis al li senkompata: Sen familio (du gefiloj de eksedzino eksterlande), perdinte multon el sia mensa kaj korpa viglo, li apenaux pli ol travivis en vere mizeraj kondicxoj. Aplombe li rifuzis la komunuman socialan helpon kaj nur la najbararo kaj maloftaj amikoj lin iel prizorgis. Mi revenis kelkajn fojojn por livero de Nia Bulteno kaj por iom da esperanta babilo, sed ne tiom ofte kaj longe kiom ni sxatus. En P.E.A. ni eksciis pri forpaso per retrosendo de posxtajxo, komence de 2005; laux najbaro gxi okazis fine de 2003 aux frue en 2004. Restas la memoro pri malnaiva, popolama, fajna sinjoro. ? 12______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio 21-a feb.: tiel pasis la Tago de Gepatraj Lingvoj 2005 [Afisxojn: DIRK BINDMANN] La 21-an de februaro 2005 Unesco ree festis la tagon de la gepatra lingvo. Kiel jam en 2003 kaj 2004, U.E.A. aligxis al tiu evento per deklaro pri la rolo de esperanto ankaux kiel protektilo de la lingva diverseco; aldone aperis plurlingvaj afisxoj, el kiuj ni prezentas kvar. Cxiujn afisxojn en http://www.uea.org/ (Cxu vi povas diveni parkere kiujn lingvojn cxisupre? Sendu vian supozon al NB!) __________________________________________________________________________