__________________________________________________________________________ Havebla cxiloke en la jenaj formatoj: Unicode (UTF-8): nb085u.txt Latin1 + cx...w: nb085.txt __________________________________________________________________________ ISSN:0871-9241 Nia Bulteno JULIO - SEPTEMBRO 2004 JULHO - SETEMBRO • Numero 85 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação Portuguesa de Esperanto Rua Dr. João Couto, 6-r/cA, PT-1500-239 LISBOA • +351+217141359 • info@esperanto.web.pt • www.esperanto.web.pt Ne maltrafu: Gxeneralan Asembleon marte 2005 (pgx.3) Dufoje 4 minutojn en la plej spektata portugala TV: SIC sukcesige raportis pgx.4 Komikso prognozas: Futuranoj esperante! pgx.8 Miquel revizitis Revenis kelkajn tagojn iama (ankaux) Portugalia aktivulo: Gasto inter pluraj. pgx.8 Zamenhoffesto 2004 La lisbona tradicio pri sideja kunmangxo ne mankis cxijare: En tre vigla etoso ni festis tutan tagon! pgx.7 20-a Renkontigxo de Portugalaj Esperantistoj: En Tábua placxe kaj pensige Sentabue kaj senprobleme pasis la XX-a. Raporton kaj fotojn sur pgx. 6,12. 2_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio Portugala Esperanto- -Asocio Associação Portuguesa de Esperanto (pessoa colectiva de utilidade pública) (o) sabate 15:00-19:00; sideje [\/] Rua Dr. João Couto, 6 r/c A PT-1500-239 LISBOA (/\) +351 217 141 359 ()_ (=) +351 217 933 924 {\/} ‹info@esperanto.web.pt› aux ‹portugala@esperanto.web.pt› {/\} http://www.esperanto.web.pt/ Fondita en 1972.04.25 Landasocio de U.E.A. ekde 1979 K-ano A: Faria de BASTOS Membroj: 101(+76) en 2004.12.27 Monata kotizo: 1,50 € (emeritoj kaj sub-18-jaruloj: 1,00 €; malricxuloj: 0,00 €) Anigxkotizo: 2,50 € Gvidorganoj: (ekde 2003.03.29) Gxeneral-Asemblea Stabo: Prezidanto: José Martins Sekretarioj: Miguel Oliveira Werther Sacramento Estraro: Prezidanto: Faria de Bastos Vicprezidanto: Martins-Tuválkin Sekretario: Alcino Alves Kasisto: A. da Silva Almeida Vocxdonantoj: Gonçalo Neves Alexandra G. e Paz Iuri Gaspar (anst.) Kontrol-Komitato: Prezidanto: Vítor Marques Revizoroj: Francisco Melo Manuel Ruas Nia Bulteno (informa bulteno de Portugala Esperanto-Asocio) Numero 85 (jul.-sep. 2004) ISSN:0871-9241 Redaktoro: António Martins-Tuválkin Reviziinto: Werther Sacramento Eldonkvanto: 400 ekzempleroj Komputile kompostita perAdobe InDesignTM 1.6 Abono (4n-roj, nur ekster PT): 8-ono de landa MA de UEA Unuopa ekz. (81-84): 5,00 € (aliajn n-rojn lauxpete); PDF-e havebla el http://www.esperanto.web.pt/nb.html Limdato por NB86: 2005.01.15 Finkompostita en: 2004.12.27 Neelektitaj Postenoj: Instruado: (vakas) Libro-Servo: Silva Almeida Biblioteko: Werther Sacramento (periodajxoj) Wílson Brígido (eltondajxoj) Martins-Tuválkin (sonregistroj) Carlos Moreira (diversajxoj) (vakas) Fotarkivo: Olga Almeida Subvencioj: Sandrina Rodrigues Ret- kaj komput-aferoj: Nuno Magalhães A. Martins-Tuválkin Luís Oliveira Sidejmastrumo: Pedrosa Alves Lokaj Sekcioj: PLUS — Portugala Loka Unua Sekcio (nordokcidenta sekcio) Repr.: Nuno Magalhães Fond.: 2002 Membr.: 16(+6) [\/] Rua Paulo da Gama, 550-12ºA PT-4150-589 PORTO (/\) +351 917 721 868 {\/} ‹plusanoj@clix.pt› {/\} http://www.esperanto.web.pt/plus.htm Junulara Sekcio: Portugala Esperanto-Junularo Jovens Esperantistas de Portugal Fond.: 1993 Membr.: 20(+10) (L.S. de TEJO ekde 1996) {/\} http://www.esperanto.web.pt/pej.htm {/\} ‹pej@esperanto.web.pt› (o) [\/] (/\): cxe P.E.A. Honoraj Membroj: António da Silva Almeida Alsácia Fontes Machado <> Manuel de Freitas <> Alberto Pedro da Silva <> Adelino Franco Simões <> Manuel de Sousa Teixeira <> Aliaj Organizoj: Nogeso — Norda Grupo deEsperanto-Studado (o) 1-an dimancxon de cxiu monato, 21:00; kafejo Estrela d’Ouro; str. Fábrica; Oporto {\/} ‹esperanto@mail.pt› {/\} http://www.nogeso.cjb.net/ (o) [\/] (/\): cxe PLUS Saluton! — Cooperativa dos Amigos do Esperanto e da Natureza (o) 2-an dimancxon de cxiu monato, 15:00; Cacém [\/] Avenida Bissaia Barreto, 2; PT-3360-191 PENACOVA [\/] Rua do Miradouro, 12; PT-2735-300 CACÉM (SNT) Landaj Reprezentantoj: U.E.A.: (vakas) ILEI: João Santos (deleg.) E.E.U.: Faria de Bastos TEJO: Ricardo Toscano (A-kom.) ILERA: Francisco Melo (CT1CGE) EJA: Faria de Bastos SAT: Pedrosa Alves (kotizp.) IKEK: Alcino Alves IKUE: Salete dos Santos L.S.G.: (vakas) Rutinas jardekon miaj cxikolumnaj pardonpeto kaj ekskuzo pro malfrua apero de NB. Estas de la redaktoro cxiam sincera rimorsesprimo, sed trafoliumado de antauxaj numeroj evidentigas la ripeton troa. Prie vantiga admono min skuis okaze de jxusa tajponteco de ankoraux plua tia teksto: Ke tamen NB estas bona servo, unu el la malmultaj kiujn P.E.A. provizas, kaj ne hontiga apud la organoj de multe pli potencaj asocioj; ke la redaktoro ne plenumas akurate ne pro maldiligento, sed pro trotaskiteco (ecx movada); ke doe pardono aux pravigo apenaux indas, kaj certe ne tiom ofte. Kun bunta novajxaro, ecx se nur 12-pagxa, mi tiun admonon resendas al vi, por medito kaux kontesto. Gxis reago (v)ia, salutas via red. Nia Bulteno 85 (2004.07-10)______________________________________________3 Assembleia Geral dos sócios da Associação Portuguesa de Esperanto: Convocatória Nos termos do artº 22º dos estatutos desta Associação, convoco a Assembleia Geral para reunir em sessão ordinária, no próximo 19 (dezanove) de Março, sábado, pelas quinze horas, na sede social da mesma, sita no rés-do-chão «A» do número 6 (seis) da Rua Dr. João Couto, ao Calhariz de Benfica, Lisboa, com a seguinte ordem de trabalhos: 1) Apreciação e votação do Relatório e Contas referentes ao ano de 2002, ouvido o parecer do Conselho Fiscal; 2) eleição dos corpos gerentes para o mandato 2005-2006; 3) apreciação e votação de uma proposta de aumento da quotização-base para 24,00 € por ano. Convoco desde já a Assembleia Geral para reunir trinta minutos mais tarde, no mesmo local, se à hora marcada não se formar quórum. Lisboa, 20 de Novembro de 2003 O Presidente da Mesa, Prof.-Dr. José Manuel Gaspar Martins INFORMADO: Expolíngua Apud aliaj cxijaraj sukcesoj cxifakaj (vd. ekz. pgx. 4) kontrastas la fiasko pri Expolíngua’04 — nature tauxga forumo por nia afero, kie tamen ni laste aperis en 1996, kaj sensukcese de tiam klopodas pri subvencioj. Cxu reveno en 2005? AMT ARANGXOJ: Xana & Rut ISis La mitan novjaran renkontigxon de Germana Esperanto-Junularo, Internacian Seminarion, neniu portugalo cxeestis jam de 1995. Cxijare ecx du, Rut kaj Xana, kiuj raportos en NB86. AMT INFORMADO: Agad’ transmonte Okazis la 14-an de Junio lernjarfina kultursesio en la bazlernejo de Izeda (mun. Bragança), kie esperanto grave rolis: Krom la kutima P.E.A.-ekspozicio, kun gazetoj, libroj kaj informpaneloj (vd. pgx. 5 kaj NB84:6), prezentigxis teatrajxo en esperanto, preparita dum la semestro de plena dekkvino da lernantoj, gvidataj de instruisto D-ro João José Santos — antauxe tre aktiva en la lisbona (kaj tutlanda) movado. Same laux iniciato de João Santos, la ekspozicio, post tuttaga montrigxo, migris al Bragança, kie gxi restis tri semajnojn en halo de Mercado Municipal (kun apogo de la loka municipestraro). Munton kaj transporton de la materialo prizorgis ankaux loka esperantisto Isabel Coelho, kaj vojagxintaj (el Oporto) Nuno Magalhães, Alexandra Paz kaj (el Lisbono) A. Martins-Tuválkin kun ties filino Marta. El tiu cxi (unua) agado rezultos espereble movada vigligxo en la nordorienta regiono. AMT 4_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio INFORMADO: SIC sukcesige raportas Miloj ekauxdis pri ni: Dufoje kvar minutojn pri esperanto en la plej spektata portugalia TV-a novajxprogramo! La 26-an de oktobro elsendigxis en portugalia televidkanalo SIC programero pri esperanto, kadre de la du cxefaj noticprogramoj. SIC estas nesxtata herca liberriceva kanalo, kutime la plej spektata en la lando, kaj tiu cxi publikigxo multe videbligis esperanton en Portugalio. Spontana kontakto de jxurnalistino Marisa Antunes venis septembre al Portugala Esperanto-Asocio kaj la 16-an de oktobro finfine okazis intervjuaro filmita dum du horoj en ties sidejo. Estis intervjuitaj (lauxorde) A. Martins-Tuválkin, Faria de Bastos, Hugo Lourenço kaj Werther Sacramento. Krome aperas mallonge Iuri Gaspar, Irina Tuvalkina, Marta T. Martins kaj Wílson Brígido — cxi-lastaj du en dialoga situacio. La elsendo okazis kadre de Jornal da Tarde, tuttage en la samentreprena kabla kanalo SIC-Notícias, kaj en la vespera Jornal da Noite — plenigante la kutiman “sen” rubrikon de la SICnoticaroj. Krome okazis aludo al gxi dum la matena Jornal das Dez. Lauxplane la fina peco dauxrus 2’30 minutojn, sed «pro nekutima intereso» oni aprobis muntajxon kun pli ol 4’00. Ecx tiel restis netusxita kroma temo, Pasporta Servo, al kiu la jxurnalisto volis originale dedicxi duonon de la programero. Pro la neatendita “denseco” de nia afero, estis decidite prinotici Pasportan Servon en posta intervjuo, kiu profitos Kristnaskan hejmcxeeston de oftaj PS-uzintoj el la portugaldevena esperantista “diasporo”. Enestas en la elsendita peco iom da eraroj, kaj certe multo restis ne menciita (aux, fakte, formuntita), sed temas pri supermezure gxusta, trafa kaj tauxga elsendajxo. Rezulte de gxi venis al Portugala Esperanto-Asocio tre multaj informpetoj, el kiuj rezultis ecx kvin membrigxoj. La nombro de konataj eklernintoj ankaux kreskis, same kiel tiu de vizitantoj al nia pagxaro: 1489 en la unuaj 24 horoj, dum la kutimo estas cx. 30. Tiu nombro restis nekutime alta dum pluraj tagoj kaj kvin semajnojn poste ankoraux superis la antauxan averagxon. AMT Nia Bulteno 85 (2004.07-10)______________________________________________5 INSTRUADO: Instruisto sercxata Ree en 2005 okazos baznivela esperanto-kurso en la lisbona mezlernejo Camões (vd. NB80:8), laux iniciato de tiea instruisto Wílson Brígido. Plue oni akceptos kiel kursanojn ankaux nelernejanojn. Necesas nun instruisto libera du fojojn semajne, en 2005.02-05; interesatoj kontaktu la Asocion. AMT INSTRUADO: Salutinda elano La kultura akademio de Kooperativo “Saluton!” (Rua Pascoal de Melo, 84-1º d.to, en Lisbono) ree en 2004/05 ofertas ekde oktobro kursojn de esperanto, en du niveloj. Instruas la duan M. Eusébio dos Santos (pasintjare: Olga Almeida) kaj la unuan Eduardo Crispim (antauxe: Gonçalves Pires). Tiuj kaj aliaj esperantistaj kooperativanoj organizas rondon kiu kunvenas cxiumarde en la sama ejo: ARE, Amikeca Rondo per/por Esperanto. AMT+MES EKSTERA MOVADO: Okulo maldekstra Werther Sacramento, sendispute la plej agxa aktiva esperantisto en Portugalio, modernisme plektas esperanton kaj la “eksteran mondon” en sian agadon: Liaj tradukoj de kronikoj pri la socia kaj ekonomika situacio en niaj lando kaj mondo ekaperadis en Lauxte (ekde n-ro 173) — temas cxefe pri tekstoj aperintaj originale en partipolitika portugala gazetaro. AMT INFORMADO: “E-pidemio” en la nokt’ oporta Iniciate de Alexandra Paz kaj Nuno Magalhães (reprezente de la loka sekcio PLUS), la panela ekspozicio de P.E.A. (vd. pgx. 3) montrigxis en 2004.10.10-31 en salono de la konata oporta amuz- kaj kultur-centro Espaço ContagiArte. Tiu evento kaptis konsiderindan atenton flanke de la kutima publiko — junaj “alternativstilaj” noktemuloj. Baznivela kurso de esperanto, simila al diversaj aliaj kursoj kiuj okazas dumtage en ContagiArte, estas konsiderata. AMT LOKA MOVADO: Brago breten Ne plu aperas en la kolofono (pgx.2) mencio pri la loka agado en Brago. Efektive la anoncitaj kafejkunvenoj (vd. NB81:5) estas tute cxesintaj jam iom longe, pro “trankviligxo” de la loka entuziasmo de 2002. Tiu cxi nova situacio similigas Bragon, kie logxas du niaj membroj kaj ses ne membrigxintaj komencintoj, al pluraj mezgrandaj portugaliaj urboj kie esperantistoj ekzistas sed ia ajn agado (ecx sporadaj renkontigxoj!) ial ne: Avejro (3 membroj + 5 nemembroj), Vila Nova de Gaia (3+5), kaj Koimbro (3+8)*. Tamen, kaj brage kaj aliie, estas kondicxoj por loka (re)aktivigxo kaj avide pretas apogo cxe la asocia estraro. Interesatoj kontaktu por interkontaktigo. AMT+AGP * Nombrojn laux municipo. 6_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio ARANGXOJ: Esperanto en Tábua [] Alexandra Paz Kiel anoncite en NB 84, okazis en Tábua la 20-a Renkontigxo de Portugalaj Esperantistoj. Kun la loka helpo de Manuel Pinguinha estis organizata programo ne nur placxa sed kiu ankaux provis esti pripensiga. La 32 partoprenantoj (mi estis unu el ili) havis la eblecon gxui prelegojn, promenon, hxorkantojn, ekskurson, deklamkonkurson (pro kiu Alcino Alves estis premiita) sed ankaux intersxangxis ideojn pri temoj kiaj la rolo de esperanto en Euxropa Unio kaj la stato kaj celoj de esperanto-movado en Portugalio. Dum la semajnfino kompreneble cxiuj ni multe babilis, trovis novajn kaj malnovajn konatojn kaj gxuis esperanton, espere same okazos venontjare, kiam eble tiuj ne venintaj cxifoje nin akompanos. [] FOTOJ: 1: Renkontigxejapuda kafejteraso. 2: Virinoj ne mankis: Olga kaj Xana. 3: Hxorpreparo: Jozefo, Alcino, Vieira. 4: Pinguinha kaj Gonçalo tagmangxe. (pliajn: pgx.12) Nia Bulteno 85 (2004.07-10)______________________________________________7 ARANGXOJ: Zamenhoffest’04 Venis al la sidejo dimancxon la 12-an de decembro kelkaj lisbonaj esperantistoj, alvokitaj al festa tagmangxo okaze de la 143-a naskigxdatreveno de Zamenhof, la 15-an de decembro — ankaux festata kiel Tago de la Esperanta Literaturo. Malkiel en pasintaj jaroj, ne okazis sideja kuirado de komuna mangxo: cxiuj cxifoje estis petitaj alporti po eron de la mangxo, kio rimarkinde sukcesis. La preparo, organizo kaj ordigo okazis, kiel kutime, danke al la diligento de Alcino Alves. Rimarkindas ankaux la multflanka kontribuo de Jaime M. Correia, kiu prizorgis la bakigon de la datrevena torto (malofte oni festas kun tri ciferkandeloj!), alportis ornamilojn kaj mangxilaron, kaj vigligis la etoson per trumpeta akompano de la grupa kantado. Inter mangxo kaj remangxo la posttagmezo pasis ankaux per babilado, legado kaj videospektado — nome filmajxojn de la renkontigxo en Tábua (vd pgx. 6) kaj la raportfilmon en SIC-televido (vd pgx. 4). Malpli abunde ol en antauxaj jaroj kunvenis en tamen vigla etoso Marta Martins (7), Irina Tuvalkina (8), Alcino Alves (6), Werther Sacramento, Luís Ladeira (2), Pedrosa Alves, Jaime Correia (5) kaj nevo, Artur Oliveira, Luís Duarte (4), Faria de Bastos (3) kaj A. Martins-Tuválkin (1) (laux tabla sidordo; numeroj laux fota). AMT INFORMADO: Gazetaro abunde La jaro 2004 ne alportis malpli da gazetara ehxo pri nia afero ol la antauxaj: Entute registrigxis 15 eltondajxoj en nia albumo (13 en 2003), al kiuj aldonigxas po unu televida (vd. pgx. 4) kaj radiaj pecoj, ambaux de konsiderinda vasteco. Tiu lasta, en Rádio PAL (de Palmela), elsendigxis komence de la jaro kaj konsistis el ripeto de tre interesa kaj kompleta programo de tiu sama stacio, farita precize dek jarojn pli frue (NB64:3), laux iniciato de Alexandre Kasesa. El la skriba informilaro atentindas vasta intervjuo (O Dia), pozitiva prezento (LifeCooler) kaj du negativaj (Quo kaj Superinteressante), favora legantletero (DN), kuntekstaj mencioj (Mundo do CD-ROM kaj Público) kaj pluraj artikoloj pri la 20-a R.P.E. en la loka gazetaro. Krome, estis du artikoloj pri lingva problemo (en EU kaj ekskolonioj). Nia eltondajxalbumo konsulteblas sideje; kopiojn lauxpete kaj katalogon en la pagxaro. AMT+OA 8_______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio MOVADO: Gastoj “Durkapulo” vizite Iama aktivulo de Germana Esperanto-Junularo kaj de TEJO, valencilanda kataluno Miquel Gómez i Besòs, kromnome “Durkapulo”, logxis en Portugalio en 1998 kaj en 2000-2002. Tiam li rolis i.a. kiel estrarano, kunredaktoro de Nia Bulteno (77-79) kaj ecx kiel sideja riparisto (NB80: 13). Elektinte Irlandon kiel pluan adoptlandon antaux duonjaro, jen li revenis al Lisbono la duan semajnon de decembro 2004 (gaste cxe familio Martins-Tuvalkina) pro profesiaj aferoj. Tio ne malhelpis viziton al la sidejo. Polo markis Septembre Werther Sacramento gastigis polan leteramikon, Marek Bemberski, kiu (pli verve ol afable) montris intereson iam regasti nialande… Venoj kaj misrenkontoj Vizitis Lisbonon somere plia juna konata kataluna aktivulo, Lluis García. Kontakto kaj sidejvizito bedauxrinde ne eblis kaj apenaux ne okazis same decembre al serbino Rosa Pavlovic. Vizitis krome dano Bent Jensenius (julie) kaj geparo Almir kaj Zilda Ferreira, el Brazilo (oktobre). Dume, danke al Pedrosa Alves, la asocia gastlibro estas nun digne videbla en sideja tablo. AMT INFORMADO: Futuranoj esperantlingvaj en portugala komikso La komiksa libro A Ilha do Futuro (ISBN:972-45-1753-5), ekvendigxis oktobre, distribuata de Meribérica. Gxia auxtoro estas José Ruy, dojeno de la portugalaj ilustristoj, en kies biografio listas dekoj da tiaj libroj. Temas pri retronaiva sciencfikcia rakonto, tauxga por frudekjaruloj, kie rolas i.a. sekreta mondsava internacia komunumo de sciencistoj, kies komunlingvo estas ja esperanto. La intrigo okazas en la jaroj 2090 kaj 2100 kaj cxefrolas geparo da tiamaj portugaloj. Originale komisiita por Expo’98, la eldonon oni devis tamen prokrasti gxis jxus, nun normala komerca elpasxo, sed graveco de la oceanoj por la monda estonto restis kiel cxefa temo. Esperanto aperis tie kiel «natura elekto sine de klera kaj bonfarema plurlingva komunumo» — tiel la auxtoro motivigis la uzon de esperanto en pluraj dialogoj, pri kiu estas danko al kap. Almeida kaj al P.E.A. en la lastpagxa kolofono. Malgrauxe ne mankas tie strangajxoj kaj ecx eraroj, bedauxrinde, kvankam rezulte de tiu cxi verko la atenta legantaro (cxefe junuloj kun “mondsava bonintenco”) ricevas pri esperanto impreson pozitivan kaj estontportan. (Okaze de la oficiala inauxguro, A. Martins-Tuválkin, esperantisto kaj sciencfikciemulo, lauxpete lauxtlegis partojn, kaj P.E.A.-sekretario Alcino Alves ricevis de la auxtoro dedicxitan ekzempleron.) AMT Nia Bulteno 85 (2004.07-10)______________________________________________9 BIBLIOTEKO: Periodajxoj ordigxas! Jam tro longe la periodajxa sekcio de nia biblioteko restis en stifaj manoj, parte prizorgata de la estrara sekretario (Alcino Alves) kaj de la bultena redaktoro (A. Martins-Tuválkin), kiel eta parto de ties taskaro: Depost la bibliotekisteco de Gonçalves Pires (1982-1988), liaj posteuloj (Gonçalo Neves, en 1988-1991, kaj Werther Sacramento, post 1993) prave devis prioritatigi la libran sekcion, pro duma kresko de ties volumeno. Rezulte, akumuligxis skatole kaj stake en diversaj partoj de la sidejo miloj da ekzempleroj de multaj periodajxoj, rezulte de kelkaj heredajxoj kaj de la bultenaj intersxangxoj — kaj ecx se sen troa malordo nek ecx misordo, certe regis disordo. Tion solvi celis longa sercxo pri aparta periodajxa bibliotekisto (vd. ekz. NB57:2) — preter la dumaj mallongaj postentenoj de Ricardo Toscano (1993-1996) kaj Susie Carvalho (1995), kiuj povis plenumi nur la rutinan prizorgon —, kiu finis en 2003.10 per la enpostenigo de Wílson Brígido, kiu dum 2004 okupigxadis per planado de la necesa taskaro kaj inventaro de spacoj kaj havajxoj. Signifa (kaj finfine videbla) stadisxangxo okazis la 7-an de novembro, kiam la tuta kolekto estis dissternita sur tablegon kaj ekreordigita, je vasta operacio kiu mobilizis plurajn helpantojn (inkl. Nuno Magalhães kaj Alexandra Paz, eksprese venintaj el Oporto!), laux alfabeta ordo de titoloj. Poste, en fazo kiu dauxras plu, ordigo laux numero ene de cxiu titolo. Rezulte estos apartigo de duoblajxoj (kiujn eblos poste donaci aux integrigi en konstantan ekspozicion), detala komputila (kaj rete konsultebla) arkivo, kaj fizika dismeto ebliganta facilan konsulton — kio lauxplane estos plene atingita komence de 2006. Jam nun, eblas nur diri ke nia periodajxa biblioteko enhavas cx. 26 metrojn (15 en 1992!) da esperantlingvaj kaj priesperantaj gazetoj (neinkl. grandkvantajn restajxojn de Nia Bulteno kaj de Revista Portuguesa de Esperanto, aparte ordigitaj). Klasifikitaj titoloj (da kiuj ekzistas almenaux unu ekz.) estas 384, kio estas versxajne tri kvaronoj de la totalo. Kvankam dume do estas plu ne facile konsulti precizan numeron de plej multaj titoloj (ordon plene nur en titoloj "A" gxis "D"), eblas en la sideja saloneto foliumi po unu ekzempleron de cxiu periodajxo intersxangxata kontraux Nia Bulteno, cx. 40 malsamaj titoloj en konstanta renovigxo (vd. foton). Kaj cetere la bibliotekisto certe plu bezonas volontulan helpon! AMT+WB 10______________________________________________Portugala Esperanto-Asocio NEKROLOGO: Pedro da Costa (1920-1996) Per posxtoficeja informo ni eksciis frue en 2004 pri la forpaso de Pedro da Costa, malnova esperantisto kiu jam en la piknikoj de la jaroj 30 kaj 40 askultigis al la samideanar’ siajn «elstare malfusxajn» versajxojn, laux atesto de samtempano. Longe logxis li en Lisbono kaj poste en Sabugo (mun. Sintra); je emeritigxo li revenis al sia naskigxvilagxo Salgueirais (mun. Celorico da Beira), estante lasttempe la sola asociano en la tuta regiono Interna Rando. Post vana klopodo, lian mortdaton ni supozas ecx 1996, surbaze de lia gxis tiam akurata, ecx se ne senofera, kotizpago. AMT+WS NEKROLOGO: Álvaro Soares (1919-1999) Lisbona advokato, lasttempe emerita, ne perdis intereson pri esperanto, malgraux intensa profesia vivo. AA NEKROLOGO: F.º A.º Rebêlo (1909-1997) Nur jxus, per informo edzina, ni eksciis pri la forpaso de Fernando António Rebêlo, okazinta en junio 1997. Maljuna sed relative nova esperantisto, li estis unu el la lernintoj de la 1989-a kurso AMT NEKROLOGO: Judite Figueiredo (1916-2004) Neforgeseblas la gajo kaj gxentilo de s-ino “J.J.”: Unu el la plej sukcesaj lernintoj de la UITI-kursoj, sxi regule partoprenis esperantajn arangxoj. Ankaux sxia frato Fernando (1912-1992, vd NB59:9) estis esperantisto. AMT NEKROLOGO: José Marques (1920-2004) Laux informo en Sennaciulo, forpasis septembre José do Nascimento Marques, malnova portugala esperantisto jam de 40 jaroj eklogxinta en Argentinio. Tiu malproksimo ne malligis lian rilaton kun la portugala movado: Pluraj liaj tekstoj, cxefe pri movadhistorio de sia tiama urbeto Barreiro, aperis en NB. Restas la memoro pri verva, malavara homo. AMT+WS Nia Bulteno 85 (2004.07-10)______________________________________________11 [\/] Leter-Amikoj [\/] [] A. S. Almeida (kompil.) Knabino 16-jara, vigla, amanta la vivon, interesigxas pri filozofio, poezio, literaturo, kaj lingvoj. Deziras korespondi kaj (eble) ecx gastigi. Krystyna Hawlena [\/] Ul. Cisowa 18 PL-30-229 KRAKÓW POLÓNIA {\/} krinjo@poczta.fm 38-jara profilaktikmedicinisto interesigxas pri Portugalio kaj volas korespondi. Felix Shkolnik [\/] POB 10238 IL-84002 BE’ER-SHEVA ISRAEL {\/} felixsh@hotmail.com Franca samideano deziras korespondi kun gesamideanoj de Coimbra, gxemelita kun lia urbo Poitiers. Jean Grimaud [\/] Esperanto-Poitiers 891 Route des Colombiers FR-00000 MIGDALOUXX-BEAUVOIR FRANÇA Treege atendas leterojn de geesperantistoj de diversa agxo: Galina Kononova (13j), Anna Belâeva (16j), Andrei~ Sisoev (13j). Sendu unuan leteron al: Valerii~ Maliqin (klubestro) [\/] ab. âsx. 24847 RU-660133 KRASNOÂRSK RÚSSIA {\/} sapphire@ns.kgtu.runnet.ru Pola ingxeniero deziras korespondi pri Portugalio kaj filatelo. Jeray Michal/ski [\/] Konopnickiej 25, PL-26-660 JEDLINSK POLÓNIA Brazila 22-jara Biologistudentino deziras korespondi por pligrandigi sian amikaron kaj paroli pri cxiaj aferoj. Danielle Pocirga {\/} pocirga@yahoo.com.br Deziras korespondi kun geportugaloj matura lingvinstruisto, ankaux interesata pri intersxangxo de kolekteblajxoj. Mpill Xulidis [\/] Klafþmonos 3 GR-546 34 ÞESSALONIKI GRÉCIA 22-jara oficisto de la Asocio Venezuela de Esperanto lernas esperanton kaj historion; deziras korespondi. Ricardo Coutinho {\/} vesperto@cantv.net En centra Francio, du 14-jaraj knabinoj, komencantinoj, deziras korespondi kun samagxaj portugalaj gejunuloj. Raymond Raurich (intruisto) [\/] Lieu dit “Dometo” La Forêt FR-36310 Chaillac FRANÇA {\/} raymond.raurich@wanadoo.fr Peras por siaj junaj membroj korespondpetojn de turismemuloj loka faka klubo de Kuba E-Asocio: {\/} hasta@agitpro.cu 12________________________________________________________________________ FOTOJ: 5: Promenreveno, la plej junaj: Spunko, Xana, Marta, Hugo. 6: Vespere, Pedrosa kaj Wílson. 7: Prelego: Xana kaj Pedrosa. 8: Ekskurso: Artur, F. Costa, Jaime. (pgx. 7) __________________________________________________________________________