_______________________________________________________________________ NiaBulteno ISSN: 0871-9241 OUTUBRO-DEZEMBRO 2002 OKTOBRO-DECEMBRO • Numero 80 Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio Boletim Informativo da Associação Portuguesa de Esperanto Rua Dr. João Couto, 6-r/c A, PT-1500-239 LISBOA • +351 +217 141 359 • info@esperanto.web.pt • www.esperanto.web.pt _______________________________________________________________________ Wilhelm Theodor Oeste: 1918-2002 Sonos lia lasta kanto (pg^.18) sidejo ric^ig^as per salono renovigita (pg^.13) surmapas pozitiva signo (pg^.4) g^eneralan asembleon la 29-an de Marto - ne maltrafu! (pg^ .3) NOVO CURSO BÁSICO DE ESPERANTO EM LISBOA (pág. 8) _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 2 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ Nia Bulteno (informa bulteno de Portugala Esperanto-Asocio) Numero 80 (okt.-dec. 2002) ISSN:0871-9241 Redaktoroj: Miquel GÓMEZ i Besòs (c^es.) António MARTINS Eldonkvanto: 400 ekzempleroj Komputile kompostita per Adobe InDesignTM 1.6 Abono (4n-roj, nur ekster PT): 10-ono de landa MA de UEA Limdato por NB81: 2003.04.05 Finkompostita en: 2003.03.20 Portugala Esperanto-Asocio Associação Portuguesa de Esperanto (pessoa colectiva de utilidade pública) Rua Dr. João Couto 6 r/c A PT-1500-239 LISBOA +351 217 141 359 +351 217 933 924 ‹info@esperanto.web.pt› au ‹portugala@esperanto.web.pt› http://www.esperanto.web.pt Fondita en 1972.04.25 Landasocio de U.E.A. ekde 1979 K-ano A: Faria de BASTOS Membroj: 209 en 2003.03.15 Monata kotizo: 1,20 € (emeritoj kaj sub-18-jaruloj: 0,80 €; malriculoj: 0,00 €) Anigkotizo: 2,00 € GVIDORGANOJ: (ekde 2001.03.24) General-Asemblea Stabo: Prezidanto: José MARTINS Sekretarioj: Franco SIMÕES Werther SACRAMENTO Estraro: Prezidanto: Faria de BASTOS VicPrezidanto: António mARTINS Sekretario: Alcino ALVES Kasisto: Silva ALMEIDA Vocdonantoj: Iuri GASPAR Miquel GÓMEZ i Besòs José Luís MENDES Kontrol-Komitato: Prezidanto: Vítor MARQUES Revizoroj: Manuel RUAS Artur OLIVEIRA NEELEKTITAJ POSTENOJ: Instruado: (vakas) Gazetaro: (vakas) Libro-Servo: Silva ALMEIDA Biblioteko: Werther SACRAMENTO Pedrosa ALVES (periodaj^oj) Alcino ALVES (diversaj^oj) (vakas) Libro-eldonoj: Franco SIMÕES Rocha da COSTA Periodaj^oj: (vd. kolofonon) Ret- kaj komput-aferoj: José MARTINS António MARTINS Luís MOURINHO Fotarkivo: Franco SIMÕES Lokaj Sekcioj: (baldau~) Junulara Sekcio: Portugala Esperanto-Junularo Jovens Esperantistas de Portugal adresoj: c^e P.E.A. Honoraj Membroj: António da Silva ALMEIDA Alsácia Fontes MACHADO † Manuel de FONSECA † Alberto Pedro da SILVA † Adelino Franco SIMÕES Manuel de Sousa TEIXEIRA † Landaj Reprezentantoj: U.E.A.: Silva ALMEDA ILEI: João SANTOS E.E.U.: Faria de BASTOS TEJO: Ricardo TOSCANO TEJ^A: Alan ROMERO ILERA: Francisco MELO (CT1CGE) EJA: Faria de BASTOS SAT: Pedrosa ALVES IKUE: Salete dos SANTOS _______________________________________________________________________ Kiuj vane atendis la sekvan numeron de Nia Bulteno, depost la lastvintra apero de NB79, nun finfine g^oju au~ koleru, lau~ karaktero. Nia ekskuzo pri la malfruig^o estas tio ke g^i (la ekskuzo, kaj ankau~ la malfruig^o) estas ne plu «nia», sed nure «mia». Efektive, pro profesia kialo, Miquel apartig^is de la redaktado (kaj de Portugalio) - kaj la eksperimento pri duopa redaktistaro (tre sukcesa, ec^ je evitado de malfruoj!) tiel devas fini. Pri Nia Bulteno mi provos reveni al bona ritmo kaj eksperimenti plu pri akuratigaj redaktmodeloj; dume legu aliie c^i-numere pri plia laboro de Miquel favore al nia Asocio. Pri multo plia krome legeblas en tiu c^i kompense dika numero: Mi atentigas la konsternan forpason de kelkaj esperantistoj en 2002, speciale tiun de Wilhelm OESTE, sed ankau~ gajigajn novaj^ojn pri definitiva (kaj finfina) kromlisbonigo de nia movado: Jam au~gurita per la jars^ang^a kurso raportita lastnumere, g^i dume plene maturig^is, kiel "pruvas" diversaj eroj de tiu c^i numero. Ankau~ abundas noticoj kaj anoncoj pri instruaj kaj informaj agadoj - tiuj aperas neordinare multnombre ankau~ pro la malfruo de tiu c^i numero, raportanta doe pri tuta jaro - sed ec^ tiel konsiderindas. Kontrastos la sekva numero, jam c^imomente preskau~ preta kaj kiujn vi ne vane atendos. Amike, via red. _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 3 _______________________________________________________________________ Korektoj al NB79 pg^.1: "Jan-Feb" > "Jan-Mar" k.s. pg^.1: mankas apudfote "STCP" pg^.2: "Limdato por NB79" al "Limdato por NB80" pg^.2: "(ekde 2000.03.22)" al "(ekde 2001.03.24)" pg^.4: "Haveno de Komencoj" al "Haveno de komencoj" pg^.4: post "Mallerta Zeu~so" ald. ", indaj Prometeoj" pg^.8: "G~Jesg~" al "«Jes»" pg^.9: "megalopaj" al "megapolaj" pg^.10: "Nagykörös" al "Nagyko´´ro´´s" red. _______________________________________________________________________ KANDIDATARO "A": G^ENERAL-ASEMBLEA STABO: Prezidanto: José MARTINS Sekretarioj: Werther SACRAMENTO Miguel OLIVEIRA ESTRARO: Prezidanto: M. Faria de BASTOS Vicprezidanto: A. MARTINS-Tuválkin Sekretario: Alcino ALVES Kasisto: A. da Silva ALMEIDA Voc^donantoj: A. Guerra e PAZ Gonçalo NEVES Luís LADEIRA KONTROLKOMITATO: Prezidanto: Vítor MARQUES Revizoroj: Manuel RUAS Francisco MELO _______________________________________________________________________ Assembleia Geral dos sócios da Associação Portuguesa de Esperanto Convocatória Nos termos do art.º 22.º dos estatutos desta Associação, convoco a Assembleia Geral para reunir en sessão ordinária, no próximo dia 29 (vinte e nove) de Março, sábado, pelas quinze horas, na sede social da mesma, sita no rés-do-chão «A» do número 6 (seis) da Rua Dr. João Couto, ao Calhariz de Benfica, Lisboa, com a seguinte ordem de trabalhos: 1) Apreciação e votação do Relatório e Contas referentes ao ano de 2002, ouvido o Parecer do Conselho Fiscal; 2) Eleição dos corpos gerentes para o mandato 2003-2004; 3) Votação do regulamento de Secções Locais. Convoco desde já a Assembleia Geral a reunir trinta minutos mais tarde, no mesmo local, se à hora marcada não se formar quórum. Lisboa, 22 de Dezembro de 2001 O Presidente da Mesa, Prof.-Dr. José Manuel Gaspar MARTINS _______________________________________________________________________ MOVADO: Diligentan kolegaron Pasis la dujara mandato, kaj la gvidorganojn elektitajn en 2001 necesas reelekti. Prezentig^as unusola kandidataro, listigita c^iapude. Konservig^as plej multaj postenoj (8 el 13), kaj c^ifoje ne okazis "seg^danco". Notendas la retirig^o de la honora membro Franco SIMÕES (kio ja ne signifas forlason de lia aktiveco!) kaj lian anstatau~on per novulo Miguel OLIVEIRA. Same novas du estraranoj, Alexandra Guerra e PAZ kaj Luís LADEIRA (anstatau~antaj Miquel GÓMEZ kaj Iuri GASPAR, disig^intaj resp. pro eksterlandiro kaj pro studlaboraj devoj); apud ili, nepluanta sed certe ne nova, reestraranig^as post 13-jara pau~zo Gonçalo NEVES. Simile revenas al postena rolo la iama kisisto Francisco MELO, nun kontrolkomitata revizoro (anst. Artur OLIVEIRA). AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 4 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ MOVADO: Norda grupo studas plu Sekve de la intensig^o de la esperanto-agado en Oporto raportita en NB79:4-5, fondig^is en frua 2002 NOGESO, Norda Grupo de Esperanto-Studado. Tiu neformala klubo kunvenas kafeje en dimanc^oj (21:30-00:00), nun en Estrela d'Ouro, (Rua da Fábrica), post pluraj s^ang^oj. Agado konsistas c^efe el tiuj instruaj vesperoj (kie la iamaj komencantoj inicas novajn), el promenoj al apudaj vidindejoj, o e kun renkontig^o de apudlimaj hispanaj kaj sudportugaliaj junaj esperantistoj (Freita montaro, Arouca, Gafanha do Carmo, Gerês - vd. NB81), kaj el mastrumado de tre interesa retpag^aro, en http://www. nogeso. cjb. net/, kiu dau~re logas novajn membrojn. AP+AM _______________________________________________________________________ KRONIKO: Trovita Nordo [] Werther SACRAMENTO Min agrable mirigis la novaj esperantistoj el Oporto, kiuj c^eestis la lastan Zamenhoffeston (vd. pg^. 10). Ili ja ne estis multaj (3 el 18), sed ilia ceesto estis grava kiel signo de la efiko de la novaj propagandrimedoj, kiujn la nuna komunikteh^niko esperige ebligas. Kvazau~ naskitoj de la interreto, ili malkovris Esperanton kaj estis kore frapitaj de g^ia lingva perfekteco. Ligitaj de sia entuziasmo komuna pri la nova, de ili j^us trovita lingvo, ili interrete interkonatig^adis kaj konsistigis grupon nun c^iusemajne kunvenantan en oporta kafejo por tie esperante babiladi (vd. pg^. 5). Kaj poste alvenis la momento, kiam ili kontaktis la portugalan esperanto-movadon, lau~vice pere de esperantistoj konataj en retaj babilejoj (nome Iuri kaj Johano), poste per la asocia interreta hejmpag^o, kaj fine per ties retpos^ta diskutgrupo, ig^ante plene integritaj ankau~ en la tradicia esperanto-movado nialanda. Komence de la pasinta jaro nia kara A. Martins, per vizito al Oporto, konkretigis la proponon pri dusemajna E-kurso, per kiu perfektig^is la komencintoj kaj ec^ pliaj, j^us varbitaj de la jamaj, ekkonis nian lingvon (vd. NB79:4-5). C^io-c^i apenau~ okazis kaj jen fine de la sama 2002 ili venis al nia Lisbona sidejo (jam ne la unuan fojon!) kaj ravis kaj mirigis nin c^iujn, ec^ veteranojn kun longa sperto, per lerta, gaja, konciza tamen korekta kaj klara parolkapablo en Esperanto! Brave kaj antau~en! [] _______________________________________________________________________ MOVADO: Jen pozitiva signo! Post sia invito kaj ties matura meditado, la estraro ricevis januare proponon pri kreo de PLUS, nova loka sekcio de P.E.A. en nordorienta Portugalio, prezentita de nogesanoj (vd. pg^. 5). Tiu propono atendas ne nur aprobon lau~ la koncerna estrara regularo, sed ankau~ la akcepton flanke de la G^enerala Asembleo de tiu regularo mem (vd. pg^. 3), kreita kaj aprobita de la estraro en 1995 sed neniam ratifita de la plenkunveno. Post tio kunvenos la membraro de la proponata teritorio kaj ties organizo estos aprobita de la nove formita sekcianaro. Momente logâs tie 34 PEA-anoj, kiuj estonte estos ankau~ PLUS-anoj. AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 5 _______________________________________________________________________ AGD Águeda ALB Albergaria-a-Velha AMT Amarante AND Anadia ARC Arouca AVR Aveiro BAO Baião BCL Barcelos BRG Braga CBC Cabeceiras de Basto CMN Caminha CPV Castelo de Paiva CBT Celorico de Basto ESP Espinho EPS Esposende ETR Estarreja FAF Fafe FLG Felgueiras GDM Gondomar GMR Guimarães ILH Ílhavo LSD Lousada MAI Maia MCN Marco de Canavezes MTS Matosinhos MLD Mealhada MRS Murtosa OAZ Oliveira de Azeméis OBR Oliveira do Bairro OVR Ovar PFR Paços de Ferreira PRS Paredes PNF Pena?el PTL Ponte de Lima PRT Porto PVZ Póvoa de Varzim VFR Santa Maria da Feira STS Santo Tirso SJM São João da Madeira SVV Sever do Vouga TRF Trofa VGS Vagos VLC Vale de Cambra VLG Valongo VCT Viana do Castelo VCD Vila do Conde VNC Vila Nova de Cerveira VNF Vila Nova de Famalicão VNG Vila Nova de Gaia VZL Vizela _______________________________________________________________________ MOVADO: Propono pri loka sekcio «Ni estas grupo de esperantistoj, c^iuj log^antaj portugalie kaj c^iuj membroj de la Portugala Esperanto-Asocio, kiuj proponas la kreadon de sekcio, farita el 50 municipoj [vd. liston kaj mapon]. Per la regado de c^i tiu sekcio, kies nomon ni proponas esti P.L.U.S. (Portugala Loka Unua Sekcio, portugale, Secção Plus da Associação Portuguesa de Esperanto), ni celas disvastigi la esperantan movadon kaj esti unu el la nordaj referenco-punktoj por esperantistoj en Portugalio. Ni tion faros per informado, instruado kaj simile. Por la posteno de [estrara] reprezentanto de la sekcio ni proponas s-ron Nuno MAGALHÃES kaj por la posteno de kasisto ni proponas s-rinon Susana PEREIRA. Krom la g^eneralajn celojn esperantajn, ni volas fari la c^i-subon: • Komuniki la ekzistadon de la sekcio al c^iuj 50 municipestroj kaj estigi kunlaborajn rilatojn inter P.L.U.S. kaj urbodomoj; • kontakti lokajn klubojn internacie; • alig^i al Pasporta Servo kaj tiel peri gastigadon norde; • organizi prelegojn, kursetojn, iajn ekspoziciojn kaj ion ajn organizeblan; • plani diversajn renkontig^on kaj kunlabori kongresojn. Ni nuntempe kontakteblas per la jenaj: • plusanoj@clix.pt • +351 917 721 868 - Nuno MAGALHÃES • PLUS - c^e Nuno MAGALHÃES Rua Paulo da Gama, 550-12ºA 4150-589 PORTO Ni antau~dankas vian atenton kaj volonte respondos ajnajn demandojn de vi. Samideane, Bruno REIS (AVR); Paulo MATOS (CBT); Susana PEREIRA (OVR); Miguel OLIVEIRA (VNG); José RODRÍGUEZ (OVR); Nuno MAGALHÃES (PRT); Alexandra Guerra e PAZ (PRT)» _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 6 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ INFORMADO: Samlingv(ar)anoj La tagojn 12-a kaj 13-a de aprilo lastjara esperanto rolis diskrete sed intense en kultura prilingva evento okazanta en la prestig^a sidejo de Casa de Goa (Baluarte do Livramento): Prelegaron organizis kvar asocioj (Sociedade de Língua Portuguesa, Associação dos Antigos Estudantes de Coimbra em Lisboa, la gastiganta kaj la nia), sed responson pri la iniciato kaj specife pri la programo havis gvidanto de du el ili, nia estrarprezidanto M. Faria de Bastos. Lia inspira blovo noteblas c^e la temo: «Línguas Indo-Europeias: Os fios da História e as Teias do Futuro»., kaj en la konsisto de la prelegantaro, kie ne mankis "famaj" nomoj (Bruto da COSTA, Rodrigues dos SANTOS, Anil SAMARTH, Futre PINHEIRO, ktp.). La temsubjekton, intence vasta kaj ebla je diversaj aliroj, enkondukis João SANTOS, kiu prelegis pri la praa hindeu~ropa lingvo. Tiu estis unu el kvar planitaj prelegoj prezentotaj de esperantistoj (entute 12 prelegoj enprogramis) - el kiuj nur unu temis efektive pri esperanto. Tiel c^i nia movado prezentig^as kie io samtempe "normala" kaj respektinda. (Bedau~rinde devis, pro familia problemo, elfali la prelego de Gonçalo NEVES, temunta pri la latina lingvo kaj interlingvistiko.) Prezentis mem Faria de BASTOS prelegon pri lingvaj rajtoj kaj komunika etiko, kaj MARTINS-Tuválkin gvidis prezenton de esperanto el lingvkompara vidpunkto. Tagfine kolokvoj partoprenigis la c^. 60-homan publikon, aparte viglaj la duan tagon, kiam diskutig^is mondkomunikprospektivo kaj, i.a., esperanto. AM _______________________________________________________________________ INFORMADO: Prestig^on lerneje En majo 2002 okazis en mezlernejo José Estêvão (mun. Avejro) eta ekspozicio pri esperanto, organizata de asociano Maria Boia MARTINS, la plej maljuna (novepoka) denaska esperantisto en Portugalio. Estis eksponataj la asociaj informpaneloj kaj disdonataj prospektoj, kaj la Mazi-kurso montrig^is tre populara. La kapablon flue paroli ekzotan lingvon la lernejana komunumo alte ektaksis, kaj tio, lau~ informo de la kunorganizinta patro, pozitive infuis en la propra rilato al la lingvo, flanke de la organizinto. AM _______________________________________________________________________ INFORMADO: RK+FS~ en JFSJB La 13-n de majo 2002 okazis en la kultura centro de komunumo de São João de Brito (Lisbona mun.), plena per c^. 70-homa publiko, prelego pri esperanto gvidata de Franco SIMÕES, honora membro de nia asocio. Loke organizis komunumano kaj asociano Rocha da COSTA. AM _______________________________________________________________________ INFORMADO: Ladeira Koimbre pri lingva demokratio Okazos en Koimbro, la 5-an de aprilo, plia sesio de Fórum "Cidadania Activa, mais e melhor Democracia". Nova esperantisto Luís LADEIRA estas unu el la 23 invititaj prelegontoj (inter kiuj prezidento…), kaj lia 15-minuta alparolo temos "Uma língua comum para a EU como proposta de paz e democracia". Esperan ema materialo c^eos la eksponatan bibliografion. AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 7 _______________________________________________________________________ INFORMADO: Pintkunveno Lau~ iniciato de tiea instruisto Luís LADEIRA, okazis en la mezlernejo Freire Braancamp (en Pontinha, mun. Odivelas) tritaga ekspozicio pri esperanto, organizata de kelkaj lernantoj kiel projekto de la Filozofia fako. Estis disdonataj prospektoj, kaj montrataj la kutimaj informpaneloj kaj pluraj esperantaj libroj kaj periodaj^oj, kaj uzeblis komputilo kun baznivela kurso por portugallingvanoj (el http://www.kurso.com.br/). La pos agmezon de la meza tago okupis prelego kaj kolokvo, gvidata de António MARTINS-Tuválkin kun c^eesto de c^. 30 lernantoj. (Vd. ankau~ pg^. 4.) AM _______________________________________________________________________ INFORMADO: Kulturo Kamonie Semado Organizate de tiea instruisto esperantisto Wilson BRÍGIDO, okazis maje de 2002 (2-a g^is 18-a) en la lisbona mezlernejo Camões tutsemajna ekspozicio pri esperanto. Estis montrataj 14 informpaneloj, trideko da esperantaj libroj kaj pluraj periodaj^oj, en la montrs^rankoj de tre centra pasloko kaj en la prestig^a lerneja bibliotekejo. Estis krome disdonataj proskpektoj pri la movado g^enerale kaj detale pri la lingvo (po resp. 200 kaj 65), kaj el la centoj da vizitintaj lernantoj pluraj kontaktis la asocion por pliaj informoj. Adubado Kadre de la Lingvsemajno (Semana das Línguas) en tiu sama lisbona mezlernejo Camões (2003.03.10-14), ree la tiea instruisto Wilson BRÍGIDO iniciatis varbokazon, c^i-foje per invito al António MARTINS-Tuválkin gvidi la merkredan prelegon kaj kolokvon, pri la temo «La postbabela serc^ado de perfekta lingvo». Tion li plenumis post relego de la similnoma verko de Umberto ECO, penante stiri la temon al esperanto, mem nura ero en tiu temaro. C^eestis c^. 50 lernantoj kaj manpleno da instruistoj, kaj iom da serioza interesig^o vekig^is. Rikolto Sekve de c^io-ci kaj kadre de ambicia projekto enradikigi esperanton en tiu mezlernejon, ekos tie baznivela esperanto-kurso, gvidota de la menciitaj envolvitoj (vd. pg^. 8) AM+WB _______________________________________________________________________ INFORMADO: Sau~dad' pri l' '75 Sekve de la tiea esperanta aktivado en la jaroj 1975-1978 (i.a. la organizado de la unua TEJO/KER-seminario), restis c^e la Ekologiisma Grupo de la Koimbra Studentasocio relative granda stoko da esperanta materialo. Ties nunaj estroj ja apenau~ sciis kio okazis antau~ 28 jaroj, sed tiuj restaj^oj igis inviton al nia asocio prelegi kadre de ilia Kultura Semajno. Tiu okazis la 27-an de februaro; prezentig^is A. Guerra e PAZ, Gonçalo NEVES kaj A. MARTINS-Tuválkin antau~ c^eesto de c^. 20 studentoj. Gonçalo enkondukis per nekutima parolekzerco kun partoprenigo de la publiko, kaj oni dau~rigis per klarigoj gramatikaj, movadaj kaj komuniketikaj, glate interplektitaj kun demandrespondoj. Estis disdonitaj proskpektoj pri la movado g^enerale kaj detale pri la lingvo (po resp. 150 kaj 60). AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 8 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ INSTRUADO: Sideje malmultajn La revenon de Gonçalo NEVES kiel instruisto al la sideja kursaro malinde salutis la fato. El la listego de principaj interesatoj (kiu restas) finfine nur al iuj kontingence konvenis la kutimaj horo kaj dato. Rezulte vizitadas la kurson nur tri lernantoj kaj unu "stag^anta" instruisto (Cosme RESINA). La lecionoj nun okazadas marde, kaj plene en esperanto - jen pri kvanto kaj kvalito… (Unu lernanto, Luís MOURINHO, jam flue parolas kaj c^eas ec^ la kolofonon!). AM _______________________________________________________________________ INSTRUADO: Lernas Alcochete Prepare al la XVIII-a Renkontig^o de Portugalaj Esperantistoj okazonta en la apudlisbona urbeto Alcochete en 2000.01.29, fondig^is la 19-an de novembro antau~jara la Amikeca Grupo de Alcochete, kies c^efa agado farig^is la komuna studado de esperanto, sub gvido de la senlaca klubano esperantisto Cosme RESINA. La dau~ran kurson partoprenas nun nau~ lernantoj (31-81 jarag^aj, avg^.-e 61-jaraj). AM _______________________________________________________________________ INSTRUADO: Sokrate & Komenie Nova esperantisto Luís LADEIRA, instruisto pri filozofio en la mezlernejo Freire Braancamp (vd. pg^. 7), iniciatis kaj prizorgas projekton pri interlerneja komunikado per esperanto kaj interreto, kandidatigitan al eu~ropunia financa apogo kadre de la programo Socrates / Comenius. Plene reagis al invito tri lernejoj en Hispanio, Hungario kaj Polio, kie instruas esperantistoj. La projekto antau~vidas dujaran (2003.09-2005.07) instruadon de esperanto kun paralela aplikigo de g^i kiel interlernantan kaj interlernejan komunikilon, uzante retbabilejon kiel ilon kaj komunan konstruadon de retpag^oj kiel temon. Diversaj malfacilaj^oj en la preparo kaj prezento de la projekto ne senkurag^igis la inciatinton, kaj atendatas nun respondo de eu~ropuniaj decidistoj. AM _______________________________________________________________________ INSTRUADO: Johano samideanojn Ekis la 8-an de novembro 2002 baznivela kurso de esperanto, sub gvido de João SANTOS (instruisto de konsiderinda ono de c^iuj nunaj aktivaj portugalaj esperantistoj…). La kurso dau~ros g^is la 9-a de majo, kaj g^in regule c^eestas 8 homoj (c^. 25-70 jarag^aj, avg^.-e 40-jaraj), post 33-opa starto. G^i okazas en Casa do Caminho, lisbona spiritisma centro, kaj proe la kursanonco avertis ke oni «celas homojn el ajna konfesio, kvankam la etoso estu spiritisma». La anoncitan kurson por instruistoj, trafe okazonta paralele, bedau~rinde c^eestas neniu el la kutimaj instruemuloj. AM _______________________________________________________________________ ENSINO: NOVO CURSO! Decorrerá a partir do próximo dia 26 de Março (pelas 18:30) um curso básico de esperanto na Escola Sec. de Camões, em Lisboa, aberto também a não-alunos. Será ministrado por MARTINS-Tuválkin com apoio de Wílson BRÍGIDO, ali docente e também esperantófono. A carga horária será de 36 horas, distribuídas por duas sessões semanais de 45 min., a decorrer até ao fim de Maio. AM+WB _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 9 _______________________________________________________________________ LIBRO-SERVO: Novaj libroj tuj ac^eteblaj [] A. S. Almeida 02.050 Esperanto-Gramatiko en Versoj, Bildoj Geleta ERNO¨. 153p; 10,5×14,5 cm 5,05 € 02.051 Sascha c^e Karlskoga Popola Altlernejo Lars ORSMAN. 60p, 14,5×21 cm 11,10 € 04.009 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto G. WARINGHIEN + al. 1386p, 17×25 cm 80,00 € 04.026 Baza Esperanta Radikaro Wouter F. PILGER. 154p, 11×18 cm 6,75 € 08.152 Fermita Konko, La Julian MODEST. 80p, 14,5×21 cm 7,00 € 08.153 Krimo de Katrina Sten JOHANSSON. 36p, 14,5×21 cm 4,70 € 08.155 Memor-S^tono, La Nikolaus BREYNER. 112p, 14,5×21 cm 18,80 € 08.156 Faktoj kaj Fantazioj Marjorie BOULTON. 432p, 15×21 cm 11,75 € _______________________________________________________________________ NOVA LIBRO: Maigret kaj la maljuna damo Post la sukceso de Maigret hezitas, kiu estas jam preskau~ plene disvendita, eldonejo Sezonoj (Kaliningrad, Rusio) j^us eldonis ankorau unu libron de Georges SIMENON - la 128-pag^an Maigret kaj la maljuna damo. Same kiel la unuan romanon pri komisaro Maigret, g^in tradukis Daniel LUEZ. C^i-foje komisaro Maigret forlasas Parizon kaj veturas al marbordo por enketi murdon… HG Mendebla en la Libro-Servo de PEA kontrau~ nur 11,99 €. _______________________________________________________________________ NOVA DISKO: Simbiozo La disko Simbiozo fruktis el la kunlaboro inter la muzikisto Flávio FONSECA kaj la poeto Geraldo MATTOS. G^i enhavas karnavalan sambon, s^oron, bosanovon, latinan j^azon, noveraan kaj elektronikan muzikon. [] _______________________________________________________________________ GAZETARO: Kion krome Ne prenu Nian Bultenon kiel kompletaj^on: plenan (periodaj^an) informig^on pri kio esperantrilata okazas en la mondo vi atingos nur ekster la "paroh^a" kadro de niaj pag^oj - abonante internacian esperanto-gazeton. Malgrau~ la malapero de Eventoj, malfrue c^?are, kaj tiu de El Popola C^inio jaron antau~e, kaj malgrau~ la pli-kaj-plia "umbilikismo" de Heroldo de Esperanto, ekzistas multaj esperantaj periodaj^oj kiuj plene komplementas la "mankojn" (cetere intencajn) de Nia Bulteno… Per vizito al nia sidejo vi povas konatig^i kun konsiderinda parto de la esperantlingva gazetaro, konstante eksponata po la laste ricevita numero. Samloke, en la Libro-Servo (au~ letere), vi povas mem aboni periodaj^ojn kaj ilin ricevi hejme. C^ikuntekste, notindas ke la organo de U.E.A., revuo esperanto, prezentis en sia c^inovembra numero (1153:221) la agadon de nia asocio, surbaze de landasocia enketo, kun ilustraj^o el nia (malnova) retpag^aro. AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 10 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ ARANG^OJ: Zamenoffesto 2002 [] Werther SACRAMENTO Ne facilas forgesi la lastjaran feston okazintan en nia sidejo omag^e al plua datrevano de la naskig^o de nia Majstro. Pro du motivoj: Unue, c^ar jam de tri jaroj ni ne organizis c^e ni tian eventon, ja tradicia en aliaj landoj. Due, kaj precipe, c^ar tiun feston plivalorigis la c^eesto de grupo da novaj oportaj samideanoj, junaj kaj entuziasmaj, kiuj venis de sia norda urbego por kune prifesti la inter esperantistoj faman jaropan eventon (vd. pg^. 4). Jen kial ne facilas forgesi la lastjaran Zamenhofan Tagon en nia sidejo. Sed ne nur pro tio, samideanoj, ne nur! Cetere aperis niaj sudaj aktivuloj ankau~ plinombre ol ordinare - kontribuante al etoso, kiel dirite, plej bona. Tre g^oje kaj g^ojige venis al la sidejo la unuan fojon post pluraj jaroj du ankorau~ junaj sed jam malnovaj samideanoj, nome G^ina kaj Rikardo - s^i en kristnaska vizito al Portugalio, nun kvazau~ definitive irlandanig^inte (bela aldono al s^ia rozario de adoptaj hejmlandoj, aparte tau~ga c^e esperantisto), kaj li pornelonge dej^oranta kiel multflanka praktikanta kuracisto en la Bej^a distrikta hospitalo - tiel brave pliigante la nombron de transtaj^iaj esperantistoj! _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 11 _______________________________________________________________________ Krome, nia prezidanto denove pruvis, ke li estas ne nur fama advokato sed ankau~ au~skultinda fadukantisto lau~ Koimbra stilo. Per lia baritona voc^o li ravis nin pere de pluraj kantoj, inter kiuj elstarig^is la konata "Samaritana", kiun li kantis lau~ traduko de d-ro João SANTOS. Kompreneble, la kunveno estis ne nur… kunveno! G^i ja estis festo. Do oni trinkis abunde kaj mang^is ne g^uste sed lau~guste! Escepte de la trinkaj^oj, vere la cetero, t.e., la mang^aj^oj, estis "hejme" kuiritaj, kaj aldone la kuiristo estis, lau~tradicie, nia kara samideano Alcino, c^i-foje kun la valora helpo de nia ankau~ tre kara kaj kompetenta samideanino Olga, kiu krome nin regalis c^iujn per siaj c^iele bongustaj kaj g^enerale estimataj kukoj! Sub honorloke pendanta portreto de Zamenhof, ni c^ion konsumis c^e bele arang^ita tablo, kiun c^iuj helpis ordigi, kaj kiun ornamis nia samideano Jaime, lerta ankau~ tiufake. Konklude: agrabla Zamenhofa tago, eksterordinare spicita de bonaj signoj pri ig^anta renaskig^o de nia E-movado. Dankon al c^iuj vizitintoj, dankon al niaj diligentaj kunlaborantoj je la festorganizado, kaj antau~en, c^ar la laboro urg^as! [] [Bildoj far Alcino] C^irkau~table: Werther SACRAMENTO, Nuno MAGALHÃES, MARTINS-Tuválkin, Marta T. MARTINS, Irina TUVALKINA, Faria de BASTOS, Jaime CORREIA, Alcino ALVES (fotanta), Ricardo TOSCANO, Georgina PEREIRA, Luís MOURINHO, Alexandra PAZ, Miguel OLIVEIRA, Franco SIMÕES, Olga ALMEIDA, Silva ALMEIDA, Pedrosa ALVES, Werther SACRAMENTO. _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 12 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ ARANG^OJ: Mia unua Kongreso []Natália do PAÇO En la jaro 1998 mi eklernis Esperanton, kaj samsomere mi riske partoprenis kun mia edzo en la 83-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Montpellier kaj temis pri «Mediteraneo - ponto inter la Kulturoj». Kial iris mi al U.K. se mi estis komencanto? C^ar tiel mi deziris kaj, ankau~, c^ar mi korespondis kun japanaj geedzoj kaj ni decidis c^eesti en la U.K. Kun mia edzo mi alvenis al Hotelo Le Triangle en Montpellier, en la antau~nokto de la kongreso. Bedau~rinde, dum la unua tago mi suferis sinkopon kaj felic^e du kuracistoj tuj aperis kaj helpis min. Poste, mi restis tiutage en la hotelo, kiu estis bona kaj komforta, kun granda c^ambro kaj bona banc^ambro. G^i ankau~ havis televidilon, telefonon k.t.p. En la dua tago, mi resanig^is kaj tiel mi povis iri al la kongresejo partopreni la solemnan inau~guran kongresan cerimonion. Kutime ni matenmang^is en la hotelo, kaj la ceterajn mang^ojn en teraso Charles de Gaulle au~ en iu kiosko apud la hotelo. Post du tagoj nia kongresa numero aperis afis^ita sur la "Rendevua tabulo" kaj ni vidis la mesag^on de niaj japanaj korespondantoj. Ni interkonsentis nian renkonton kaj estis plezuro ilin vidi unuafoje. Ni renkontig^is, kuntagmang^is, kaj tio estis ekterordinare agrable, kvankam ni mang^is preskau~ c^iam la samon - kokidaj^on. Ankau~ ni parolis al aliaj kongresanoj - francaj, germanaj, brazilaj k.t.p. Estis tre plezure kaj interese ke ni povis interparoli kaj kompreni personojn el malsamaj landoj per la Internacia Lingvo. Post la Kongreso, la amikeco inter ni kaj miaj japanaj korespondantoj plifirmig^is kaj la inters^ang^o de leteroj ig^is pli kaj pli o a, kaj interesa por ni ambau~. La Kongreso finig^is sed la rememoro restis kaj pro tio ni pensas iri al Japanio kaj ili emas viziti Portugalion. [] _______________________________________________________________________ ARANG^OJ: HungarIJS [] Miquel GÓMEZ i Besòs Kiel jam tradicie, okazas en Hungario la Internacia Junulara Semajno (IJS). C^i-jare en urbo Székesfehérvár (1 horo trajne for de Budapes^to), de la 25-a g^is la 31-a de julio. Tiu c^i estis la 14-a IJS, do, sperto ne mankas al la Hungaroj okazante esperanto-arang^oj kaj tio videblis dum g^i. Kiel vi eble scias la ?S estas unu el la 4 plej grandaj junularaj esperanto-arang^oj (post IJK, IS kaj IJF). La sola malbona afero dum c^i ?S estis sendube la mang^oj. Simple malbonaj. Mi esperas ke Hungaroj ne mang^as tion c^iutage… Krom tio (kaj la fakto ke neceseja papero estis malabunda…) la arang^o estis bonege organizita. Mi supozas ke estis iom malpli ol 200 partoprenantoj, el multegaj landoj. Ni havis ankau~ koncertojn, sed c^ifoje de hungaraj grupoj, kio estas bone: ja au~skulti c^iam la samajn esperantajn grupojn povas esti iom laciga. Estis, kiel c^iam, pluraj ekskursoj, mi maltrafis _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 13 _______________________________________________________________________ duonon c^ar ili ja c^iam ekas tiom frue, kaj mi c^iam tiom dormemas. Tamen mi ne maltrafis ekskurson al iu kastelo kun neprononcebla nomo, konstruita antau~ multaj jarcentoj por defendi sin de mongoloj, sed tio evidentig^is ne tro vera, c^ar fakte la plej malnova s^tono povus esti 20 arag^a… do, tute plene rekonstruita ruino… Krome ni vizitis metiejon, kie ni povis observi malnovajn teknikojn por farado de papero, s^nuroj, metelaj^oj ktp, kaj fine de la tago ni vizitis vinkelon kie ni gustumis g^uste tion: vinon, kaj evidente ni uzis la eblecon por s^pari iom da biera mono… La internacia vespero estis ankau~ tre bona, ne tro longa kaj kun amuzaj intervenoj de la katalunoj kaj la nederlandanoj. Krom tio estis plens^topita programo, sed mi ne tro atentis pri g^i kaj dedic^is mian tempon al amuzig^o, bierumado, kantado, babilumado… se oni volas venontjare pli detalan informon pri la oficiala programo, mi rekomendas ke iu pli serioza ol mi partoprenu la IJSn, certe estos denove interesega! [] _______________________________________________________________________ SIDEJO: Novan elanon per renovigita salono [] Miquel GÓMES i Besòs Renovigi la sidejon: jen tre optimisma eldiro. Fakte ni renovigis nur parton de la sidejo, konkrete la salonon (kiu estas instruejo kaj bibliotekejo). G^i ricevis nun la amuzan nomon "C^ambro Durkapulo" - kaj se vi volas scii la kialon venu al la sidejo kaj demandu surloke! Ni s^ang^is c^ion: ni forvendis la malnovajn meblojn, ni s^lifis kaj refarbis la malnovajn seg^ojn (12-o da), ni refarbis kaj renovigis la tablojn, ni blankigis la murojn (kio ne estis tiom facile kiom oni povas imagi, ja tiom malpuraj ili estis!), ni konstruis novan bretan sistemon por la biblioteko, ni s^ang^is la lampojn, ni farbis la fenestrojn, ni riparis la s^utrojn, kaj finfine ec^ la plankon ni anstatau~igis per alia pli bela kaj helkolora - tiel ke la tuta c^ambro estas nun multe pli luma. Mi kredas ke tiu renovigado povas esti tau~ga unua pas^o kaj gvidilo por iom-post-ioma renovigado de la tuta sidejo, tiel ke g^i ig^u alloga por fremduloj kaj novaj esperantistoj. [] Precizigo nepra kaj dankplena Jen ree la menciito sin modeste mistaksas: La c^i supra uzo de "ni" signifas fakte sole Miquel mem, plus la de li varbita neesperantista kolego. Ja tiu renovigo de la salono, krom tre inda valorigo de la sidejo, estis neforgesebla donaco de multaj, multaj horoj de tre profesia, zorgema kaj kurag^a laboro. AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 14 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ ARANG^OJ: Somero Salamanka [] Miquel GÓMES i Besòs Inter la 11a kaj la 18a de julio okazis en Salamanca (Hispanio) novbakita esperanto arang^o. G^i estis organizata de HEJS, kaj nomig^is "internacia HoRo" vers^ajne c^ar jam tempis ke iu kurag^u okazigi junularan esperantan arang^on en Iberio. Partoprenis la 1-an Horon c^irkau~ 30 gejunuloj. Ne tro multaj, sed tamen estia tre internacia grupo. Ni havis tie hispanojn, katalunojn, francojn, portugalojn, rusojn, polojn, irlandanojn, italojn, nederlandanojn kaj… mi ne scias c^u mi iujn forgesas. La etoso estis bona, malgrau~ tio ke la ejo ne estis vere tau~ga por tia arang^o: Ni ja ne rajtis ion ajn fari en g^i kaj do, ec^ por simpla bierumado ni devis forlasi la ejon kaj iri enurben, sed tamen ni rapide alkutimig^is al tio, kaj c^iukaze la urbo Salamanca estas belega. Oni povis g^ui koncertojn de Jomo kaj ankau~ de Solotronik (po du: dormeje kaj trinkeje), oni povis partopreni maskobalon, ni havis multe da tempo por kantadi krokodile kaj esperante kaj kiel c^iam je la fino estis amuza internacia vespero, kie, i.a., ni lernis, dank' al la katalunoj, la frazon «via patrino estas senhara kaj via patro ankau~», en la lingvo de c^iuj partoprenantoj… sed ni jam forgesis… [] [Bildo far Kani] Internacia vespero: Prezentas (elportugaligitan) kanton pri elefantoj la elportugalia (sed ne tro portugala) partoprenintaro: António, Marta, Irina kaj Miquel._______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 15 _______________________________________________________________________ ARANG^OJ: Mediteranea debuto [] Xana La 31-a Kataluna kaj 4-a Transpirenea Kongreso de Esperanto okazis de la unua g^is la tria de Novembro de 2002 en la urbo Sóller (insulo Majorko) kaj, el nia asocio, g^in c^eestis krom mi mem la samideanoj José RODRÍGUEZ kaj Miguel OLIVEIRA. Organizita de malmultaj homoj, kaj kun la temo "malgrando estas bela", la kongreso ebligis g^uan komunikadon kaj diskutadon inter c^irkau~ sesdek esperantistoj (el pluraj lokoj krom Katalunio kaj Francio, kiel Kroatio, Britio, Svedio, Germanio k.t.p.). Dum tiuj tri tagoj au~deblis prelegoj de Paul GUBBINS ("Monato, ekzemplo de esperanta revuo" kaj "Esperanto-teatro: kiam la kurteno levig^os?"), Višnja BRANKOVIC´ ("Hum, la plej malgranda urbo en la mondo" kaj "Unupersonaj firmaoj, ekzemplo de priesperanta firmao Orbis Pictus el Trieste") kaj Hector ALÓS ("Lernado de fremdaj lingvoj: kiucele?"). Poste Karles BERGA anoncis kelkajn novaj^ojn en la kataluna esperanto-movado, kiajn la novan kontaktejon kaj la "Intensajn Zagreb-Metodajn kursojn" okazontajn en Barcelono. Estis prezentitaj la filmetoj: Malgrandaj vilag^etoj de Majorko, kaj La balkanaj, de Albert HERRANZ, kaj libro sekvis omag^on al pioniroj de la esperantomovado en Sóller, Miquel kaj Andreu ARBONA, faritan de la urbestraro. Por doni al ni muzikon estis la esperantistaj artistoj Gianfranco MOLLE kaj "Kaj tiel plu", kaj ankau~ "Aires Sollerics" la folklora grupo el Sóller. Nu, bons^ancis la homoj kiuj c^eestis - krom interesan kongreson oni g^uis bonan veteron kaj agrablajn promenadojn, lernante iom pri la urbo kaj pri la insulo kaj amikig^ante sub la blua c^ielo (sub la nigra c^ielo ankau~, speciale la noktamantoj). Por mi, Miguel kaj José, kiuj, kiel vi eblas scias estas novaj esperantistoj, neniam antau~e c^eestintaj tiajn eventojn, estis tutcerte rememorinda okazaj^o. [] [Bildo far Pilko] Moke majorke: Xana kaj José pozas sub la s^ildo de honesta s^tofvendejo "Fimoda"… _______________________________________________________________________ XIX-a R.P.E. La deknau~a Renkontig^o de Portugalaj Esperantistoj okazos la dekkvaran de junio en la apudlisbona urbo Vila Franca de Xira. Pliajn informojn en NB81. _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 16 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ MOVADO: Babil' pri TEJO (3) [] Miquel GÓMEZ i Besòs Estas kelkaj aferoj, kiuj faras de nia esperanto komunumo, ion iom apartan. Mi preskau~ dirus specialan. Dum multaj jaroj aperis kaj stabilig^is kelkaj kutimoj, ecoj, trajtoj, ene de nia movado, ni diru ke dank´ al tio, ni ekhavis veran komunumon, kun kulturaj eroj tute disaj de kiu ajn alia kulturo en la mondo. Sinzorgi senzorge Unu el miaj plej s^atataj estas la "Memzorgantejo" tiu vorto difinas ejon kie homoj zorgas pri si mem. Memzorgantejo trovig^as en kiu ajn junulara esperanto-arang^o. Kutime estas lernejo au~ sportumejo, kie oni en grandaj c^ambroj surplankigas aron da matracoj, sur kiuj dormos la "memzorgantoj". En la memzorgantejo trovig^as ankau~ kutime lokoj por ke la memzorgantoj kuiru (kaj ne nepre temu pri kuirejoj) sed tio ne c^iam tiel okazas. Memzorganto estas do, homo kiu dum renkontig^o zorgas pri si mem. Kial tio? Simple por malmultekostigi la arang^on. Kutima partoprenanto (nomata plenpaganto) pagas por log^ado en c^ambro du- g^is ok-persona (au~ pli), kiu ricevas 3 mang^ojn tage kaj trovig^as kutime tuj apud au~ ec^ en la renkontig^ejo mem. La memzorganto, tamen ricevas amasc^ambron. Devas mem zorgi pri mang^oj kaj o e trovas ke la memzorgantejo trovig^as iom for de la renkontig^ejo mem. Oni devas diri ke por kelkaj regulaj partoprenantoj de kongresoj, esti memzorganto estas simple ilia kutima kaj ec^ plej s^tata maniero partopreni la arang^on, Oni ne nur elektas tiun eblecon pro financaj kialoj. Simple la etoso en la memzorgantejo esta tute alia ol tiu en la "normala" gastejo. Mi mem ofte memzorgantis, kaj estas tre amuza sperto. La memzorgantejo ankau~ povas esti nomata "amaslog^ejo". C^u vi iam vidis Gufujon? Eble vi jam konas la vorton "gufo" G^i estas nokta birdo kun grandaj okuloj (portugale: Bufo-real). Sed por esperantisto, gufujo estas pli ol la dometo de tiu bela birdo. Kiel vi eble scias jam de multaj, multaj jaroj oni zorgas ke estu trinkejo kaj diskejo en la renkontig^ejo mem. En tiu trinkejo oni ja povas ac^eti alkoholajn trinkaj^ojn kiel biero, sed ankau~ kolaojn kaj kio ajn kiel en kutima trinkejo. En tiaj trinkejoj grupig^as c^iam la plej noktemaj esperantistoj, kutime oni fumadas tie, oni sane ebrietas, kantas, dancas…. sed ja vi povas imagi ke ne nepre c^iu esperantisto aprezas tiun noktan etoson, kaj tamen s^tas noktan vivon. Por tiuj homoj oni inventis antau~ malpli ol dek jaroj, alternativan trinkejon, kiu estis nomata dekomence Gufujo, kaj g^i tenis tiun amuzan nomon g^is nun. Gufujo estas do, trinkejo, mi pli bone diru teo-ejo, c^ar kutime oni nur povas trinki en g^i teon, sed jes ja plej diversaj teo specoj estas c^iam tie disponeblaj, ankau~ eblas ac^eti keksojn kaj kuketojn, sed nepre oni ne vendas alkohokaj^ojn, oni nepre ne fumu en g^i, kaj tutcerte oni ne bruu!! Gufujo estas do, trankvila agrabla _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 17 _______________________________________________________________________ per kandeloj lumigita kaj c^arma ejo por babili pri la vivo, la movado, pri libroj, muziko, poemoj … pri kio ajn, trinkante teon, kaj g^is tre tre malfrunokte… Ne marist' sed kapitan' Alia grava eco de nia junulara kulturo estas "la bamba" Ec^ ekzistas verbo "bambumi" kiu signifas danci la bamba. Kio estas do bambumi? Tio estas speciala maniero danci la bamba (kiu ja en si mem estas tradicia meksika kanto, neniu rilato al esperanto, do): La dancemuloj faras cirklon en la diskejo, plejeble grandan, ene la cirklo restas aro da dancistoj; la amuzaj^o de la bamba estas ke kiam oni volas forlasi la enon de la cirklon por danci kun la homoj kiuj staras dancante c^e la cirklo mem, oni devas elekti iun, inan au~ malinan lau~ plac^o, por trifoje suvange kisi, kaj tial la kisata transprenas la lokon de la kisanto ene de la cirklo. Tiu bambumado estas sufic^e aprezata inter esperantistoj por amindumi kaj interesigi au~ montri intereson pri iu… Estas ankau~ multaj aliaj interesaj aferoj kiujn vi povos malkovri dum renkontig^oj. mi tre s^atas ekzemple la Internacian Vesperon, kiu okazas c^iam la lastan nokton, kaj dum g^i c^iu kiu tion deziras povas prezenti al la resto de la partoprenantoj, ajnan kanton, teatraj^on, poemon … do c^io eblas, nur oni petas ne estu tro teda kaj ne dau~ru tro longe. Jen c^io, mi esperas ke vi iom g^uis miajn artikolojn pri TEJO kaj la junulara movado [kiuj legeblas ankau~ en NB78:4-5 kaj en NB79:6-7]. G^is iam en Esperantio!! [] _______________________________________________________________________ Leter-Amikoj [] A. S. Almeida (komp.) Brazila esperantisto deziras korespondi kun samideanoj 18-23-jarag^aj pri arto, literaturo, futbalo, vojag^oj, ktp. Rodrigo DEMEO rodrigodemeo@hotmail.com 17-jara knabo deziras trovi amikojn kaj korespondi pri ajna temo. Ne gravas ag^o au~ sekso. Li pretas inters^ang^i pos^tmarkojn, glumarkojn, librojn kaj revuojn. Lázaro Manuel LLERENA Fructuoso Rodríguez #100 c izq. Serafin Sánchez, Sto. Domingo CU-5300 VILLA CLARA CUBA Grupo de mez- kaj alt-lernejaj studentoj, komencantoj, deziras korespondi tutmonde. Unuan leteron al kursestro: Jaroslav ZAK U. Strelnice 20 CZ-746 01 OPAVA CHÉQUA Pola knabino deziras korespondi. Ania CZERNY ul. Piaskowa, 4 PL-67-115 BYTOM ODRZ POLÓNIA 14-jara knabo interesig^as pri muziko, libroj, amuzado, E-movado kaj multaj aliaj temoj. Zaran BOZINOVIC´ Dure Salaja, 23A/1 YU-19000 ZAJECAR JUGOSLÁVIA [] _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 18 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ NEKROLOGO: Wilhelm Theodor OESTE: 1913-2002 [] Franco SIMÕES La 17-an de Oktobro 2002 forpasis en sia log^ejo en Fontanelas, Sintra, nia amiko kaj malnova germana esperantisto, naskig^inta la 10-an de Au~gusto 1913 en la urbo Kolonjo (Köln). Kvankam mi mem nur ekkonis lin en nia sidejo post 1974, kiam mi revenis el Afriko, li vizitadis Portugalion jam ekde 1964 kiel tradukisto de germana industria entrepreno, laborante por g^i en diverslandaj internaciaj foiroj - ja nia amiko posedis altgradan lingvlernemon kaj vastan kulturon. En 1979 li emeritig^is kaj translokig^is al Portugalio, en la domon kie li, dudek tri jarojn poste, finfine forpasis. Per liaj konoj pri la skandinava kulturo, li tradukis la islandan Fritjohfa Sagao, kaj plurajn aliajn verkojn de la tiulingvara literaturo. Dum la dua mondmilito li tradukis esperanten kaj tajpis la kompletan version de la kanzonoj (Lieder) de Schubert, estante li profunda amanto de la muziko kaj kanzonoj de tiu germana komponisto. Antau~ sia forpaso li estis finanta la dulingvan eldonon (germane kaj esperante) de tiu tradukverko. Nur mankis la antau~parolo, kiun nia amiko prilaborus germane kaj esperante. Tiu eldono estis komputile prilaborita de António ALMEIDA kaj de mi mem. Nun ni atendas la decidon de la familio rilate la eblan liveron de la libro en la esperantistan merkaton. Al la familio kaj precipe al lia edzino ni prezentas niajn kondolencojn. [] _______________________________________________________________________ Hermínio Gambetta de CARVALHO: 1907-2002 Forpasis en februaro 2002 Hermínio Gambetta de CARVALHO, multjara aktiva movadano. Lin konatigis kun esperanto lia barejra bofrato Abílio Pereira BALTAZAR, en la jaroj 1920-aj (vd. pg^.19). En lia urbeto Alhandra li gvidis iam intensan esperantistan agadon en la kultura societo Euterpe. PEA-ano ekde la fondjaro, li kunorganizis en tiu societo, somere de 1975, memorindan informsesion, kun prezento al tre multnombra publiko de programo c^efrolata de la tiam plej eminentaj portugalaj esperantistoj. Kiel litografo, li au~toris esperan eman pos^tmarkprojekton iam proponitan al la portugalia Pos^to. AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ Nia Bulteno 80 (2002.10-12) 19 _______________________________________________________________________ José do Nascimento RAIMUNDO: 1918-2002 Amatora fotisto kaj radiamatoro, li eklernis esperanton en 1946, en sia urbo Portimão, kaj membrig^is en P.E.A. en la fondjaro. Li estis entuziasma esperantisto kaj ofte partoprenis R.P.E., malgrau~ fizika malhelpo. Okaze de tiu klopodo, en 1990, li pretig^is farig^i regiona delegito de P.E.A. Plurfoje partoprenis tradukkonkursojn de Nia Bulteno. Forpasis la 3-an de Junio. AM _______________________________________________________________________ António Moita PEREIRA: 1914-2001 Eklernis esperanton en la 1930-aj jaroj, per kurso de Saldanha CARREIRA kaj lUZO Bemaldo. Dum pluraj jaroj, li estis la delegito de I.E.L. en Moura kaj anig^is al P.E.A. en la jubilea jaro. Forpasis la 26-an de marto 2002, lau~ letero filina. AM _______________________________________________________________________ Fernando Gomes COELHO: 1924-2002 Memlernis esperanton en la sesdekaj jaroj en Angolo, kaj PEA-anig^is en 1979, eksciinte pri la Asocio pere de El Popola C^inio. Regule li malavare subtenis nian movadon per mondonacoj. Longe la sola esperantisto en Oliveira do Hospital, li partoprenis R.P.E. de Santo Tirso kaj gastigis alilandajn esperantistojn g^is 1996. AM _______________________________________________________________________ Abílio Pereira BALTAZAR: 1907-2002 Forpasis la 31-an de marto 2002 Abílio Pereira BALTAZAR, multjara esperantisto de Barreiro, kie li laboris kiel fervoja mekanikestro. Li estis membro de nia asocio ekde g^ia fondo, en 1972. Siatempe entuziasmigis pri esperanto sian bofraton Hermínio Gambetta de CARVALHO, ankau j^us forpasinta (vd. pg^. 18). AM _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________ 20 Portugala Esperanto-Asocio _______________________________________________________________________ Sabia que a Associação Portuguesa de Esperanto é credora de 11 000,00 € (*) em quotas atrasadas…?! Está nas suas mãos recuperar parte desse valor! Literalmente nas suas mãos: Verifique a etiqueta nesta mesma página e confira o estado do pagamento das suas quotas. Um pouco cada um faz a diferença! Pode efectuar os seus pagamentos (indicando «quotas/kotizoj», nome e/ou número de sócio) por cheque, vale postal, transferência bancária (NIB: 0035 064 000 025 961 430 49), em breve via internet por transferência segura (incl. cartão-de-crédito virtual), e, claro, pessoalmente na sede. AM (*) Exactamente 11 034,50 €, valor referente a 2003.03.16, distribuido por 168 sócios (de um total de 209); média dos atrasos: 51 ± 43 meses (desvio padrão). _______________________________________________________________________ Krucvortenigmeto H1 Lignmang^a larv'. H3 Insekt' da kiu aro svarmis biblian Egiption. H4 Enkonduko de tio kion konkludas "do". Refleksiva pronomo. H5 Voluptmuzo. V1 Nemara okkrurul'. V2 Rapidpas^'. V3 Timinda gigant'. V4 Fakul'. V5 Metalo kies kemisimbolo estas nemaskla. AM 1 [_][_][_][_][_] 2 [_][x][_][x][_] 3 [_][_][_][_][_] 4 [_][_][x][_][_] 5 [_][_][_][_][_] 1 2 3 4 5 _______________________________________________________________________ _______________________________________________________________________